Santo Tomé estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Santo Tomé
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23311
Demografio
Loĝantaro 2 081  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 2′ N, 3° 6′ U (mapo)38.0273767-3.0999333Koordinatoj: 38° 2′ N, 3° 6′ U (mapo) [+]
Alto 454 m [+]
Areo 73,42 km² (7 342 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santo Tomé (Provinco Ĥaeno)
Santo Tomé (Provinco Ĥaeno)
DEC
Santo Tomé
Santo Tomé
Situo de Santo Tomé
Santo Tomé (Hispanio)
Santo Tomé (Hispanio)
DEC
Santo Tomé
Santo Tomé
Situo de Santo Tomé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santo Tomé (Jaén) [+]
vdr
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Santo Tomé en la pleja nordo helverde.
Santo Tomé en la provinco.

La areo de la municipo estas 73,42 km2 kie loĝas 2 139 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 30,07 loĝ./km2.

Geografio redakti

Santo Tomé situas sur la nordo de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Cazorla, Chilluévar kaj La Iruela en la komarko, kaj kun Torreperogil, Villacarrillo kaj Santiago-Pontones. Estas sur 668 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.

Preskaŭ la tuto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

Ekonomio redakti

Municipo esence agrikultura, ties ĉefa enspezofonto devenas ĉefe de la olivarbaro, produktante altkvalitan olivoleon, kies devena nomigo estas Sierra de Cazorla. Duarange alia parto de la enspezoj devenaj de la agrikulturo venas de cerealoj kaj legomoj, pro la privilegia loko de la fekundaj valoj de la riveroj Gvadalkiviro kaj Cerezuelo. Same, la kultivo de asparagoj oftiĝis en la valo de la Gvadalkiviro.

Krome la rura turismo profitas de planoj por plinovigo de kampardomoj kaj tipaj domoj kaj de la naturaj pejzaĝoj de la montaro de Cazorla.

Historio redakti

 
 
Placo de Hispanio, en la centro de Santo Tomé.

Aperis restoj de Neolitiko (ceramiko, ŝtonaj iloj), de la Kuprepoko (Montiel), kaj de romianoj (vilaoj de Las Graveras, tomboŝtonoj).

Dum la Dua Punika milito okazis en tiu teritorio la batalo de Baecula, venkita de la romia generalo Skipio kontraŭ la kartagano Asdrubal Barka, post kio la hegemonio de kartaganoj en la areo pasis al romianoj. Oni konservis tomboŝtonojn ankaŭ de visigotoj.

En la islama epoko estis kampardomoj kun protekto kaj gvato-turo kiu estis transformita de la konkerintaj kristanoj en sonorilturo. Santo Tomé formis parton de la senjorlando "Adelantamiento de Cazorla", de la arkiepiskopo de Toledo, kun aliaj setlejoj de la komarko. En 1438 la arkiepiskopo rajtigis la fondon de la urbon al Pero Díaz de Toledo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti