Santo Tomas (Batangoj)

Santo Tomas - tagaloge Lungsod ng Santo Tomas - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj. La patrono aŭ nomdonanto de Santo Tomas estas Tomaso de Akvino.

Larĝa foto pri urbodomo de Santo Tomas
MiguelMalvarShrinejf0468 05.JPG
Larĝa foto pri urbodomo de Santo Tomas
Santo Tomas
SantoTomas,Batangasjf0636 06.JPG
Administrado
Poŝtkodo 4234 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 218 500  (2020) [+]
Loĝdenso 2 290 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 5′ N, 121° 11′ O (mapo)14.083333333333121.18333333333Koordinatoj: 14° 5′ N, 121° 11′ O (mapo) [+]
Alto 239 m [+]
Areo 95,41 km² (9 541 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Situo de Santo Tomas

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santo Tomas, Batangas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Strato en Santo Tomas

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Santo Tomas kuŝas sur ebenaĵo ĉe piedo de dormanta vulkano [1]. Tanaunan troviĝas nur 6, Calamba 11, Lipa (Filipinoj) 18, Rosario (Batangoj) 30, Dasmariñas 33, provinca sidejo Batangas 39, Nasugbu 55, ĉefurbo Manilo 56, Kezonurbo 65 kilometrojn (aere) [2].

HistorioRedakti

La tiama municipo estis fondita en 1666. La hispanaj monaĥoj konstruis preĝejon. Post jaroj multe da domoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la preĝejo, sed samtempe dise en la proksima areo. Santo Tomas estas la hejmurbo de filipina revolucio kaj la nacia heroo Miguel Malvar, la lasta, kiu kapitulacis al la usonanoj. Santo Tomas travivis post la usona dominado ankaŭ japanan eraon (1942-1945). La urbo atingis la internacian klasifikon urbego en la 2000-aj jaroj kaj en 2015 atingis la filipinan klasifikon komponenta urbo.

 
Domo en Santo Tomas

EkonomioRedakti

Santo Tomas havas ekonomian parkon kaj menciindas la diversaj vendejegoj kun restoracioj.

Eduko kaj religioRedakti

Santo Tomas havas politeknikan kampuson. La loĝantoj estas ĉefe kristanaj.

TrafikoRedakti

Santo Tomas havas trairan arterian ĉefvojon el nordo al sudo kaj flankovojon al la proksima komunumo. Enurbe oni uzas ĉefe triciklojn, en la najbareco busetojn kaj al la pli foraj urboj jam aŭtobusojn.

 
Vendejego en Santo Tomas

KlimatoRedakti

La klimato de Santo Tomas estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1121 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 22-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans