Sam Bettens

belga muzikisto
(Alidirektita el Sarah BETTENS)

Sam BETTENS (naskiĝis la 23-an de septembro, 1972 en Kapellen) estas belga kantisto, precipe konata kiel kantisto de K's Choice.

Sam Bettens
Persona informo
Naskonomo Sarah Bettens
Naskiĝo 23-an de septembro 1972 (1972-09-23) (51-jaraĝa)
en Kapellen
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Belgio
Familio
Frat(in)o Gert Bettens
Okupo
Okupo kantistogitaristo
vdr

Komence de la 90-aj jaroj Sam ludis kune kun sia frato Gert en la amatora muzikbando "The Basement Plugs". La fratoj tiel estis malkovritaj kaj oni al ili ofertis diskokontrakton. Sub la nomo "The Choice" ili debutis. Poste la nomo de la bando ŝanĝiĝis al "K's Choice"; per kiu ili kelkfoje furoris, kiel per "Not an addict".

Kiam K's Choice en 2003 decidis dum unu jaro trankviliĝi, Sam komencis pri solo-albumo. Unue li faris la etan albumon "Go" por poste krei la tutan albumon "Scream".

Sam ĉiam kantis en la angla lingvo. Por la nederlanda filmo "Leef!" li faris tamen escepton. Li kantis la titolkanton de Leef! La filmo estis la 28-an de septembro 2005 la malferma filmo de la nederlanda filmfestivalo en Utreĥto. Sammonate la filmo aperis ankaŭ en la belgaj kinejoj kaj la disketo aĉeteblis.

Eksteraj ligiloj redakti