Sarai Batu,[1] literumita ankaŭ kiel SaráiSaraj (de persa deveno, saraj "palaco" aŭ "kortego", eniris en turka en la 11-a jarcento), estis iama urbo proksima al la enfluejo de la rivero Volgo, proksime de la areo de la nuntempa Astraĥano (Astraĥana provinco de Rusio), fondita de Batu Ĥano, nepo de Ĝingis-Ĥano. Probable Batu Ĥano mem faris ĝin la ĉefurbo de la Ora Hordo, nome la okcidenta branĉo de la Mongola Imperio kiu regadis grandan parton de okcidenta Rusio kaj Cantra Azio dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

Sarai
antikva urbo [+]
Koordinatoj47° 10′ 28″ N, 47° 27′ 17″ O (mapo)47.17435547.454586Koordinatoj: 47° 10′ 28″ N, 47° 27′ 17″ O (mapo)

Sarai (Rusio)
Sarai (Rusio)
DEC
Sarai
Sarai

Map
Sarai
Vikimedia Komunejo:  Old Sarai [+]
vdr
Teritorio de la Ora Hordo en 1389. Sarai Batu estas markita per stelo.

Ĝi estis unu el plej grandaj urboj de la Mezepoko, kun loĝantaro ĉirkaŭkalkulita de la Brita Enciklopedio de 2005 en sescent mil loĝantoj. La urbo estis rabita de la trupoj de Tamerlano en 1395.[2] La fortoj de Ivano la 4-a la Terura detruis finfine Sarai post la konkero de la Ĥanlando de Astraĥano en 1556.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lawrence N. Langer (2002). Historical Dictionary of Medieval Russia, Scarecrow Press, pp. 53-54
  2. Luc-Normand Tellier (2009). Urban World History: An Economic and Geographical Perspective, Presses de l'Université du Québec, p. 258