Malfermi la ĉefan menuon
Ruĝo prezentas Saravakon en Malajzio
Flago de Saravako

SaravakoSaraŭako, malaje Bumi Kenyalang, angle Sarawak estas la plej granda subŝtato de Malajzio, kiu situas en Borneo.

Bazaj informojRedakti

La subŝtato konsistas el 11 departementoj, kiujn grandparte kovras ĝangalo: Kuching-ĉirkaŭaĵo, Samarahan, Sri Aman, Betong, Sarikei, Sibu, Mukah, Kapit, Bintulu, Miri kaj Limbang. En la subŝtato vivas pluraj etnoj.

HistorioRedakti

En la 16-a jarcento portugaloj alvenis, sed ili ne faris kolonion. Longe la teritorio malforte apartenis al Sultanlando de Brunejo. En 1839 aventuristo James Brooke akiris la landeton kaj iĝis reĝo (aŭ laŭ la regiona termino "raĝo", de la sanskrita vorto राज [ĝa]). En 1941 la japanoj okupis la insulon kaj havis ĝin dum 4 jaroj. En 1946 la regiono oficiale iĝis brita kolonio, ekde 1963 ĝi iĝis subŝtato de sendependa Malajzio.

GeografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti