Saarbrücken

la ĉefurbo de la federacia lando Sarlando en Germanio
(Alidirektita el Sarbrukeno)

Saarbrücken estas la ĉefurbo de Sarlando, en Germanio. Ĝi troviĝas borde de la rivero Saro (la nomo signifas "ponto sur la Saro") kaj la urboteritorio limas al Francio. Fine de decembro 2019 la urbo havis 180 374 loĝantojn inkluzive de la antaŭurboj apartenantaj al ĝi. Saarbrücken estas la kultura kaj ekonomia ĉefurbo de Sarlando.

Saarbrücken
urbo 
Panoramo de la urbocentro
Panoramo de la urbocentro

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Ŝtato Germanio
Poŝtkodo 66001–66133 [+]
Retpaĝaro http://www.saarbruecken.de
Politiko
Urbestro Charlotte Britz [1]
Demografio
Loĝantaro 179 634  (2021) [+]
Loĝdenso 1 072 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337Koordinatoj: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)
Alto 230 m
Areo 167,07 km² (16 707 ha)
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Saarbrücken in SB.svg
Situo de Saarbrücken en Sarlando
Situo de Saarbrücken en Germanio

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Saarbrücken [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

France la urbo nomiĝas Sarrebruck, la lokuloj parolas pri Saarbrigge. En Esperanto oni nomis ĝin aŭ Sarbrukeno aŭ Sarbruko.

Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337.

Ekde januaro 2008 la urbo estas la centro de la nove fondita Regiona Ligo Saarbrücken, kiu estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon.

Kvartalo Saarbrücken-KlarenthalRedakti

Saarbrücken-Klarenthal estas kvartalo en la okcidenta parto de Saarbrücken kaj la naskiĝloko de la germana esperantisto Josef Burger.

FamulojRedakti

En Saarbrücken mortis György Apponyi (politikisto).

Partneraj urbojRedakti

KulturoRedakti

Saarbrücken havas relative fortan proponadon de veganaj manĝaĵoj, interalie la Esperante nomitan restoracion Venu Manĝi.[2]

EsperantoRedakti

En la urbo plurfoje okazis Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple la 15-a IF 1998/99 kaj la 23-a IF 2006/07. Je la jarŝanĝo 2009/10 tie okazis la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) (por junuloj kaj junaj plenkreskuloj).

En la universitato de Saarbrücken ekde 1968 Reinhard Haupenthal estis instrukomisiito pri esperantologio en la departemento de prof. Max Mangold. Tiun taskon li havis almenaŭ ĝis la okdekaj jaroj. La universitata biblioteko gardas kolekton de almenaŭ mil Esperanto-libroj.

Rilatoj al EsperantoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. http://www.saarbruecken.de/de/rathaus/stadtverwaltung/die_oberbuergermeisterin
  2. Mickle, Gary. 2021. "'Venu Manĝi' en Saarbrücken". Esperantista Vegetarano 2021/1, p. 18-20

Eksteraj ligilojRedakti