Sardio

dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Italio
(Alidirektita el Sardinio)

SardioSardujo (sarde Sardinnia; itale Sardegna [sarDEnja]) estas la dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Italio. Krom la itala tie parolatas la sarda lingvo. Ekzistas ankaŭ lingvaj malplimultoj kataluna, en kaj apud Alghero, kaj ĝenova, en Carloforte kaj Calasetta.

Sardio
itale Sardegna

Flago

Blazono

Flago Blazono
insulo
Kodo: SAR
Ŝtato: Italio
Areo: 24 100 km²
Ĉefurbo: Kaljaro
Loĝantaro: 1 628 384 loĝ. (2020)
Loĝdenso: 68 loĝ./km²
Provincoj: Kaljaro (Cagliari / Casteddu), Mez-Kampidano (Medio Campidano / Campidanu de Mesu), nordorienta Sardio (Nord-Est Sardegna / Sardigna), Nuoro (Nùgoro), Ogliastra (s'Ogiastra), Oristano (Aristanis), Sassari (Tàtari), Sulcis Iglesiente (Sulcis Igresiente)
Komunumoj: listo de 377 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 20
Prezidanto: (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo

AkvejoMediteraneo

Supermara alteco384 m s.l.m. [+]
Koordinatoj40° 0′ N, 9° 0′ O (mapo)409
Areo23 949 km² (2 394 900 ha) [+]
Loĝantaro1 628 384 [+] (2020)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Sardio (Italio)
Sardio (Italio)
DEC
Sardio
Sardio
Map
Sardio
Vikimedia Komunejo:  Sardinia [+]
vdr

Geografio redakti

Fizika geografio redakti

 
Surfaco de Sardio per altimetraj zonoj
 
La rivero Coghinas

Sardio havas surfacon 24 100 km² kaj estas la tria regiono post Sicilio kaj Piemonto pri plivastiĝo. Sen la apudaj insuletoj, kiuj ankaŭ estas parto de la regiono, la surfaco nur de la insulo Sardio estas 23 813 km² (dua loko el la mediteraneaj insuloj).

La teritorio konsistas el montoj kaj montetoj por la 80%, dume el ebenaĵoj por la 18,5%. La plej alta monto estas en montaro Gennargentu (Punta La Marmora, 1834m); la plej vasta ebenaĵo estas Campidano.

La plej gravaj riveroj estas Tirso, Flumendosa kaj Coghinas.

La marbordoj etendiĝas por 1897 km kaj estas plejparte altaj kaj rokaj.

Sardio ankaŭ estas ĉirkaûata de multnombraj insuletoj, el kiuj la plej vasta estas Sankta Antioko (ĉ. 109 km²).

Klimato redakti

La mediteranea klimato karakterizas Sardion. La urboj apude de maro ĝuas mildajn vintrojn, dume la someraj estas varmaj kaj sekaj, sed mildigata de maraj brizoj. Eĉ en la ebenaj internaj zonoj, la klimato estas mediteranea, kvankam la vintroj estas pli severaj kaj la someraj estas pli varmaj. En la centraj zonoj, la klimato registras intensajn termikajn variadojn, kun temperaturoj de -10 °C vintre, ĝis +41 °C somere. En la montaj masivoj neĝas kun temperaturo êc sub nulo, sed somere estas malvarmete ĉefe nokte. La precipitajoj estas neregulaj kaj sin koncentras de oktobro ĝis aprilo. La neĝo estas ofta super 500-600 m, ekstreme abunda super 1000 m.

Homa geografio redakti

La loĝantoj estas 1,64 milionoj, kun demografia denso 68 loĝantoj en km².

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj (ĝisdatigo: 2018).

1 Cagliari Provinco de Cagliari 154 000 loĝ.
2 Sassari Provinco de Sassari 127 000 loĝ.
3 Quartu Sant'Elena Provinco de Cagliari 71 000 loĝ.
4 Olbia Provinco de Sassari 60 000 loĝ.


Historio redakti

 
Nurago Ruju

La unua signo de prahistoriaj homoj en Sardio datiĝas je la 18-a jarcento a.K. sed nur ĉ. la 9-a jarcento a.K. homoj alfluis en sufiĉa kvanto, alvenantaj transmare el la itala duoninsulo. En la 3-a jarmilo a.K. finiĝis en Sardio la ŝtonepoko; en tiu tempo ankaŭ alvenis nova popolo, eble de Grekio/Sicilio.

Dum la 2-a jarmilo a.K. estis en Sardio pluraj etnoj; kelkaj komencis konstrui ŝtonajn rondajn konstruaĵojn, ofte similajn al turoj, la nuragojn. Mallonge la fino de la sama jarmilo, alvenis en Sardion ankaŭ la Fenicoj.

La Sardiniaj Armitaj Fortoj (itale: Movimento Armato Sardo aŭ mallonge MAS) estis mallongdaŭra itala terorista organizo kun ideologio kiu subtenis socialismon kaj plenan sendependecon por la insulo Sardio.

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti