Sariaya
Sariaya, - tagaloge Bayan ng Sariaya - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Kezono. Sariaya havas multajn historiajn monumentojn.
Sariaya | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4322 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 161 868 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 763 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 58′ N, 121° 32′ O (mapo)13.966666666667121.53333333333Koordinatoj: 13° 58′ N, 121° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 139 m [+] | ||
Areo | 212,16 km² (21 216 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sariaya [+] | |||
Geografio
redaktiSariaya situas sur la marborda ebenaĵo inter la maro kaj proksima monto [1]. Candelaria (Kezono) troviĝas nur 8, provinca ĉefurbo Lucena (Filipinoj) 13, San Pablo (Laguno) 25, ĉefurbo Manilo 93, Kezonurbo 97 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiSariaya estis fondita en 1599. Iom poste islamaj piratoj komencis terorigi la tutan marbordon. En la komenciĝanta 20-a jarcento anstataŭ hispanoj usona dominado okazis, fine inter 1942-1945 la japanoj dominadis. Sariaya ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la mezaj 1990-aj jaroj.
Ekonomio
redaktiLa agrikulturo estas la plej grava fonto de enspezo en Sariaya, sed menciindas la fremdultrafiko kaj komerco.
Religio kaj eduko
redaktiEn Sariaya la plimulto estas katolika. Mankas eduko laŭ universitata nivelo.
Trafiko
redaktiPreter Sariaya kuras aŭtovojo kaj kuras vojo laŭ la marbordo. Sariaya havas ligojn al ambaŭ vojoj. Iam fervojo funkciis. Inter la urbegoj aŭtobusoj trafikas, en la urbo busetoj kaj tricikloj.
Klimato
redaktiSariaya situas en la ekvatora klimato. Jere falas po 2117 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redaktiĜemelurboj
redakti- Santa Clarita, Usono (2003)
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Banko
-
Preĝejo
-
Preĝejo