Sarit Hadad

israela kantistino, kantverkistino, amuzistino kaj prezentistino

Sarit HADAD (hebree: שרית חדד, n. la 20-an de septembro 1978 en Hadera, ŝia reala nomo estas Sarah Hodadetova, hebree: שרה חודדטוב) estas israela kantistino kaj muzikistino kiu partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2002.

Sarit Hadad
Sarit Hadad 13 cropped.JPG
Persona informo
Naskonomo שרה חודדטוב
Naskiĝo 20-an de septembro 1978 (1978-09-20) (44-jara)
en Afula, Flag of Israel.svg Israelo
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • amuzisto • ludisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.sarit-hadad.com/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Hadad devenas de muzika familio. Kiam ŝi havis nur ok jarojn, ŝi jam estis rimarkita kiel "mirinfano" ludante klasikan pianomuzikon. Ŝi poste lernis ludi orgenon, gitaron, akordionon kaj darbukon. Ŝi fariĝis konata per sia artista nomo Sarit Hadad.

Kiam Hadad estis dek kvin jaraĝa, ŝi aliĝis al la Junulara Bando Hadera. Ĉi tio estis ŝia unua paŝo al solokariero. Je dek sep jaroj ŝi eldonis sian unuan soloalbumon. Ekde tiam, ŝi eldonis multajn soloalbumojn, el kiuj multaj kantoj akiris pintpoziciojn en la israela furorlisto. Hadad kantas ĉefe en la hebrea, sed ankaŭ en la angla, araba, turka, franca, bulgara kaj greka.

La israela ŝtata elsendilo IBA elektis ŝin por reprezenti Israelon dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2002 per la kanto Light a candle (Ni ekbruligu kandelon kune). Ŝia muziko apartenas al la kategorio muziko mizrahit, aŭ "orienta" muziko.

En 2007, Madonna diris en intervjuo ke ŝi adoras la kantaron de Sarit Hadad.

Filmetoj (DVD)Redakti

  • The Show (Like Cinderella)
  • In the Temple (Doing What I want)
  • In Caesaria (Sweet Illusions)
  • Child of Love (In Caesarea)
  • Only Love Will Bring Love (In Caesarea)
  • Celebration (In Caesarea)

Vidu ankaŭRedakti

Multlingveco en muziko

Ekstera ligiloRedakti

(angla kaj hebrea) Oficiala retejo de Sarit Hadad Arkivigite je 2014-05-18 per la retarkivo Wayback Machine