Sark (france Sercq) estas insulo en la Manika markolo, apartenante al la brita krono, manikaj insuloj. Ĝi situas 10 km oriente de Guernsey kaj estas dividebla je du partoj: norde situas la Granda, sude la Malgranda Sarko. La du partojn interligas 90m-longa terkolo (La Coupée), kiu larĝas nur 2 m. Ĝia areo estas 5,5 km² (kun Brechou, kiu estas en privata posedo kaj dividas ĝin de la Granda Sarko la malgranda Le Gouliot-markolo).

Sark
FlagoBlazono
insuloKrondependaĵoj de la brita monarkio • senaŭta loko [+]

AkvejoManika Markolo

Koordinatoj49° 26′ N, 2° 22′ U (mapo)49.433055555556-2.3608333333333Koordinatoj: 49° 26′ N, 2° 22′ U (mapo)
Plej alta punktoLe Moulin [+]
Areo5,5 km² (550 ha) [+]
Loĝantaro600 [+] (2002)

Sark (Tero)
Sark (Tero)
Map
Sark

Vikimedia Komunejo:  Sark [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Sark estas ebenaĵo kun maksimuma alto de 114 m, kun belega apudborda rokaro. Creux Harbour situas en la orienta parto kaj ligas ĝin 2 tuneloj (konstruitaj en 1588 kaj 1868) al interno de la insulo. La dua haveno (La Maseline) de la insulo estis malfermita en 1949.

La insulo aperis en la historio unuafoje en la legendo de St. Magloire (6-a jc.), poste kiel donaco de Konkera Vilhelmo al abatejo de Mont-Saint-Michel (ĉ. 1040). Unu jarcenton poste, ĝi estis posedaĵo de la Vernon-familio, moŝtoj de Néhou, kiuj igis la klostron St. Magloire parto de la abatejo Montebourg. Ĝi estis konfiskita en 1204 de Richard de Vernon kaj transprenis ĝin la angla krono.

En la 13-a jarcento, insuloj de Sark kaj Alderney estis regata komune, poste Sarko estis regata fare de reĝa komisiito. La insulon okupis la francoj en 1549, poste posedis ĝin flamanda pirato. Ĝi estis por mallonga tempo posedaĵo de Karlo la 5-a germana-romia imperiestro, poste reokupis ĝin la francoj, sed en 1558 ĝi iĝis denove angla posedaĵo. Por obstakli, ke ĝi estu setlejo de piratoj, la 6-an de aŭgusto de 1565, reĝino Elizabeta la 1-a donacis la posedrajtojn al Hélier de Carteret, reganto de Jersey-insulo. La Carteret-familio ĝis 1732 posedis ĝin, poste la insulo ŝanĝis plurfoje la posedantojn. Inter 1927 kaj 1974 posedis ĝin Sibyl Hathaway, poste heredis ĝin ŝia filo Michael Beaumont kiel 22-a reganto (seigneur).

La reganto nomumas la ĉefjuĝiston, kiu direktas la lokan instancon, konsistantan el 40 luantoj kaj 12 reprezentantoj. La reganto havas vetoon pri la leĝoj, sed tiun decidon povas neniigi la reĝa juĝistaro de Guernsey-insulo.

Sark apartenas administracie al la voktujo Guernsey. Laŭ bezone kaj kontraŭ kompenso, la polico de Guernsey servas. Sur vojoj de Sark estas malpermesita uzo de veturiloj. La nombro de la hundoj estas reguligita, nur la reganto (seigneur) rajtas posedi hundinon.

La loĝantoj okupiĝas pri laktomastrumado, agrikulturo, ĝardenkulturo.

La turistoj vizitas la insuloj plej ofte je unu tago en kadro de ekskurso.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti