Sarkofago de Junio Baso

La Sarkofago de Junio Baso priskribas serion de bibliaj historioj, kiel tiu de Abraham dum la Ofero de Isaako. Tiuj skulptitaj scenoj estas ekster marmora prakristana sarkofago uzita por entombigo de Junio Baso. Li mortis en 359. Tiu sarkofago estis priskribita kiel "probable la nura plej fama peco de prakristana reliefa skulptarto."[1] Tiu sarkofago estis origine metita en aŭ sub la antikva baziliko Sankta Petro, estis remalkovrita en 1597, kaj estas nune sub la moderna baziliko en la Museo Storico del Tesoro della Basilica di San Pietro (Muzeo de la Baziliko Sankta Petro) en Vatikano. La bazo estas proksimume 4 × 8 × 4 futoj. La scenoj de la Malnova Testamento priskribitaj estis elektitaj kiel antaŭaĵoj de la memofero de Kristo kiu okazos en la Nova Testamento, laŭ frua formo de tiparo. Ĝuste dekstre de la mezo estas Danielo en la leonejo kaj maldekstre estas Abraham ĝuste antaŭ la buĉofero de Isaak.

Gipsaĵo de la 16a jarcento kiel kopio de malfruromana bildo de la Ofero de Isaako en sarkofago. La mano de Dio origine venas haltigi la tranĉilon de Abraham (ambaŭ estas nun perditaj).
Fronto (originalo).

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Elsner, Jaś, in: Catharine Edwards, Greg Woolf. Rome the Cosmopolis, Cambridge University Press, 2006, ISBN 0-521-03011-0, ISBN 978-0-521-03011-3 google books
  • Hall, James. A History of Ideas and Images in Italian Art, p. 80, 1983, John Murray, London, ISBN 0-7195-3971-4
  • Janson & Janson, History of Art: The Western Tradition, Horst Woldemar Janson, Anthony F. Janson, 6th edn., Prentice Hall PTR, 2003, ISBN 0-13-182895-9, ISBN 978-0-13-182895-7
  • Kitzinger, Ernst, Byzantine art in the making: main lines of stylistic development in Mediterranean art, 3rd-7th century, 1977, Faber & Faber, ISBN 0-571-11154-8 (US: Cambridge UP, 1977)
  • Lowrie, Walter. Art in the Early Church, 1947, Read Books reprint 2007, ISBN 1-4067-5291-6, ISBN 978-1-4067-5291-5
  • Reece, Richard, in: Henig, Martin (ed), A Handbook of Roman Art, Phaidon, 1983, ISBN 0-7148-2214-0
  • Rutgers, Leonard Victor (1993). "The Iconography of the Sarcophagus of Junius Bassus (review)". Journal of Early Christian Studies. 1 (1): 94–96. doi:10.1353/earl.0.0155. ISSN 1086-3184.