Sarlanda Esperanto-Ligo
Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) estas Esperanto-asocio en la germana federacia lando Sarlando.
Kvankam jam en 1910 fondiĝis Esperanto-grupo en Saarbrücken kaj en 1923 Esperanto-Ligo Saarteritoria (Esperanto-Bund Saargebiet), la nuntempa SEL fondiĝis nur post la Dua mondmilito, la 18-an de februaro 1951. La prezidantoj de la Ligo estis:
- August Omlor (1951-1956)
- Günther Becker (1957-1973)
- Heinz Dieter Maas (1973-1975)
- Karl Burger (1975-1979)
- Josef Dörr (1979-1994)
- Oliver Walz (1994-)
Post la eventoj de la Universala Kongreso 1974 en Hamburgo kaj la sekva "malgranda skismo" inter Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), SEL eksiĝis el la landa asocio de UEA en Germanio, Germana Esperanto-Asocio (GEA), kies regiona asocio ĝi ĝis tiam estis. De tiu tempo ĝis hodiaŭ SEL ne plu estas ligita al GEA. En SEL membriĝas ankaŭ esperantistoj el ekster Sarlando.
Dum multaj jaroj Sarlanda Esperanto-Ligo okazigis dufoje jare Kulturan Semajnfinon, kies celo estis diversnivela lingvo-instruado kaj -aplikado. En la 1990-aj jaroj, la seminarioj havis foje pli ol 100 partoprenantojn. De 1999, la Kulturaj Semajnfinoj okazas nur unufoje jare, kutime en oktobro, novembro aŭ decembro, plej ofte kun 30-50 partoprenantoj.