Șărmășag

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Sarmaság)

Șărmășag [ŝərməŝag] (hungare: Sarmaság [ŝarmaŝa:g]) estas komunumo en Rumanio norde de Șimleu Silvaniei. Administre apartenas al ĝi Moiad, Ilișua, Lompirt, Poiana Măgura kaj Țărmure[1][2].

Șărmășag
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sălaj
Alinome Sarmaság (hungare)
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 21′ N, 22° 50′ O (mapo)47.34833333333322.826111111111Koordinatoj: 47° 21′ N, 22° 50′ O (mapo)
Șărmășag (Rumanio)
Șărmășag (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 179 m
Poŝtkodo 457330
Loĝantaro
– komunumo 6.092 (en 2011)
– vilaĝo 4.362 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 142890
vdr

En 2014 ĉiuj vikipedioj escepte de la esperanta, la hungara kaj la volapuka uzis la nomon Sărmășag, kun komenca "S", sed en TTT plimultas la uzo de "Ș", ankaŭ sur la komunumestra retpaĝo[3] kaj en la komunuma retejo[4].

Șărmășag situas ĉe la nacia vojo DN1F kaj havas fervojan stacion ĉe la linio inter Zalău kaj Carei.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1 855 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 5 160 (rumanoj, 74 % da hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio estas en 1299. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy).

Fonto redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. PRIMĂRIA ȘĂRMĂȘAG (rumane) (HTML). Alirita 2014-12-11.
  4. Primăria Șărmășag. Alirita 2014-12-11.

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti