La Saro (france Sarre, germane Saar, latine Saravus) estas rivero en Francio kaj Germanio (Sarlando, Rejnlando-Palatinato).

Saro

france Sarre

germane Saar

rivera kurbiĝo Saarschleife ĉe Mettlach
rivero
Bazaj informoj
Situo  Francio,  Germanio (Sarlando)
Longeco 246 km
Fluo
Fonto ĉe monto Donon en montaro Vogezoj, Alzaco (Francio)
- Koordinatoj 48° 40′ 36″ N, 7° 0′ 45″ O (mapo)48.6766666666677.0125 (kunfluo de la du fontoriveretoj)
- Alteco super marnivelo 785 m (ruĝa Saro)
- Koordinatoj 48° 32′ 4″ N, 7° 10′ 3″ O (mapo)48.5344444444447.1675 (ruĝa Saro)

48° 31′ 37″ N, 7° 9′ 45″ O (mapo)48.5269444444447.1625 (blanka Saro)

Enfluejo en la Mozelon ĉe Konz (Rejnlando-Palatinato)
- Alteco 130,3 m
- Koordinatoj 49° 42′ 5″ N, 6° 34′ 12″ O (mapo)49.7013888888896.57
Altecodiferenco 654,7 m
Geografio
Trairataj urboj Sarreguemines/Saargemünd/Saargemìnn, Saarbrücken/Saarbrigge, Völklingen, Saarlouis, Dillingen, Merzig
Alfluantoj
- Dekstraj Blies, Prims
- Maldekstraj Nied
Saro (Grand Est)
Saro (Grand Est)
DEC
fonto
fonto
fonto
DEC
fonto1
fonto1
fonto1
DEC
fonto2
fonto2
fonto2
DEC
enfluejo
enfluejo
enfluejo
Saro
Map
Saro
vdr

Geografio redakti

 
proksime de la fonto, piede de la monto Donon (Vogezoj)
 
la rivero ĉe Wolfskirchen (Alzaco)
 
rigardo de la kastelo de Saarburg al la rivero

La rivero fontas ĉe la monto Donon en montaro Vogezoj, Alzaco (Francio) en du fontaj riveretoj ("ruĝa Saro" kaj "blanka Saro") kaj fluas tra la regionoj Loreno kaj Sarlando. Apud la loko Lorquin sude de Sarrebourg (jen france, origine germane Saarburg kaj en lorena dialekto Saarburch) unuiĝas la du fontoriveretoj.

Post 246 kilometroj, el kiuj 126 troviĝas en Francio kaj 120 en Germanio, la rivero apud la urbeto Konz (Rejnlando-Palatinato) enfluas la pli grandan riveron Mozelo. La areo kiu liveras sian akvon al la rivero ampleksas 7431 kvadratajn kilometrojn.

La rivero dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj havis gravan signifon por la transporto de karbo, fero kaj ŝtalo inter la industria centro Sarlando kaj la ĉirkaŭa parto de Eŭropo. Kanalo konstruita inter la jaroj 1862 kaj 1879 frue ligis ĝin al Francio, sed la fina parto de la rivero, antaŭ la enfluo en la riveron Mozelo nur post trakonstruo inter la jaroj 1969 kaj 1999 iĝis ŝipe pasebla por grandegaj kargoŝipoj, kiuj do nur plej fine de la industria epoko de la 19-a kaj 20-a jarcentoj de la Sarlando tra la Mozelo kaj Rejno povis atingi la same industriigitan Ruhr-Regionon kaj la industrian havenegon en Roterdamo.

La lasta parto de la rivero Saro – inter la lokoj Serrig und Konz – estas dominita de vinkultivado. La vinkultiva regiono "Saar" situas ekskluzive en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kie fekunda grundo sur ardezaj rokoj aparte favoras por la kultivado. En Sarlando dumlonge la sola vinkultiva teritorio estis apud la loko Perl, kvankam dum la jaro 2002 estis revivigitaj historiaj vitejoj Saarfels kaj dum 2007 ĉe Merzig.

Alfluantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti