Saschiz
Saschiz [saskiz] (hungare: Szászkézd [saskezd], germane: Keisd) estas komunumo en Rumanio oriente de Sighișoara. En 1910 Szászkézd havis 1 985 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 1 591 (rumanoj, 3 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1308. Ĝi estis fondita en la 11-a jarcento de sikuloj, kiuj forlasis ĝin kaj fondis Kézdiseĝon. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj alvenis saksoj. Ĝi fariĝis unu el la plej gravaj saksaj centroj.
Saschiz | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Mureș | |
Alinome | Szászkézd (hungare), Keisd (germane) | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő | |
Situo | 46° 12′ N, 24° 58′ O (mapo)46.19524.962222222222Koordinatoj: 46° 12′ N, 24° 58′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 416 m | |
Poŝtkodo | 547510 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.965 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,490 (en 2011; 1.532 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 119215 | |
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Nagy-Küküllő. Apartenas al ĝi administre Cloașterf kaj Mihaiu Viteazu.
SituoRedakti
Tra Saschiz pasas la nacia vojo DN13, samtempe eŭropa vojo E60, kiu iras al la sude limanta distrikto Brașov. Saschiz havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Sighișoara kaj Braŝovo, sed ĝi teritorie situas en la norde kaj oriente najbara komunumo Vânători.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
VidindaĵoRedakti
- Saksa fortresopreĝejo apartenanta al la Monda Kulturheredaĵo
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlandoRedakti
La hungara nomo Szászkézd apartenas al la nomoj pri transilvaniaj saksoj, kiuj iam tie loĝadis. Je aliaj ekzemploj:
Gravaj personojRedakti
- Ion Dacian (11-a de oktobro 1911 – 8-a de decembro 1981): rumana kantisto (tenoro).
- Dan Voiculescu (n. 20-a de julio 1940 – 29-a de aŭgusto 2009): rumana komponisto.