Graso estas farita el du tipoj de pli malgrandaj molekuloj: nome monoglicerido kaj grasacidoj. Grasoj estas faritaj el longaj ĉenoj de karbonaj (C) atomoj. Kelkaj karbonatomoj estas ligitaj per simplaj ligoj (-C-C-) kaj aliaj estas ligitaj per duoblaj ligoj (-C=C-).[1] Saturita graso estas graso en kiu ĉiuj grasacidoj havas simplajn ligojn. Duoblaj ligoj povas reagi kun hidrogeno por formi simplajn ligojn. Ili estas nomataj saturitaj, ĉar la duobla ligo rompiĝas kaj ĉiu duono de la ligo estas ligata al (saturata per) hidrogena atomo. Plej animalaj grasoj estas saturataj. La graso de plantoj kaj fiŝoj estas ĝenerale nesaturataj.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Reece, Jane; Campbell, Neil. (2002) Biology. San Francisco: Benjamin Cummings, p. 69–70. ISBN 0-8053-6624-5.

Bibliografio redakti

[rompita ligilo]