Saul Bellow

nord-amerika verkisto
(Alidirektita el Saul BELLOW)

Saul BELLOW [sol BEloŭ], naskita kiel Solomon Bellows la 10-an de junio 1915 en Lachine (Montrealo, Kebekio), mortinta la 5-an de aprilo 2005 en Brookline (Masaĉuseco), estis nord-amerika verkisto, kanaddevena judo. Li ricevis la literaturan Nobel-premion en 1976.

Saul Bellow
Nobel-premiito
Persona informo
Saul Bellow
Naskonomo Solomon Bellows
Naskiĝo 10-an de junio 1915 (1915-06-10)
en Lachine, Kebekio,  Kanado
Morto 5-an de aprilo 2005 (2005-04-05) (89-jaraĝa)
en Brookline, Masaĉusetso,  Usono
Tombo Morningside Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Montrealo • Brookline vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe MadisonUniversitato de ĈikagoNordokcidenta Universitato • Roberto Clemente Community Academy • Camp B'nai Brith • Weinberg College of Arts and Sciences vd
Subskribo Saul Bellow
Familio
Edz(in)o nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • Alexandra Bellow • nekonata valoro vd
Infanoj Adam Bellow vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • universitata instruisto • eseisto • aŭtoro vd
Laborkampo romano vd
Verkado
Verkoj The Adventures of Augie March ❦
Herzog ❦
Henderson the Rain King vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La gepatroj de Bellow estis migrintoj el Sankt-Peterburgo, kiuj en 1913 iris al Kanado. Naŭ jarojn Solomon vivis en la poliglota antaŭurbo Lachine, inter grekaj, italaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj enmigrintoj. Post la morto de lia patro, en 1924, la familio iris al Ĉikago. Je la aĝo de kvar jaroj la knabo lernis legi, en la hebrea lingvo, por legi la Biblion. La sperto de legado profunde influis lin; amiko poste diris, ke li "ensorbis librojn kiel aliaj homoj enspiras aeron".

Bellow ekstudis filologion en la Universitato de Ĉikago, sed post du jaroj transiris al Nordokcidenta Universitato (Ilinojo) por diplomiĝi pri antropologio kaj sociologio. Oni sugestis ke la studo de tiuj fakoj forte influis lian literaturan stilon.

Bellow komence verkis recenzojn pri libroj, sed baldaŭ komencis verki proprajn novelojn, kiuj havigis al li la reputacion de unu el la pintaj novelistoj anglalingvaj de la 20-a jarcento. Kiel unua li trifoje gajnis la usonan literaturan premion "National Book Award", per jenaj verkoj:

  • The Adventures of Augie March (1953)
  • Herzog (1964)
  • Mr. Sammler's Planet (1969)

Stilo redakti

Krome malmultaj esceptoj, la plej parto de la protagonistoj de lia romanoj estas ne junaj judaj viroj loĝantaj en ĈikagoNovjorko. La intrigo de liaj verkoj estas gvidata de personaj serĉaj kampanjoj kaj krizoj de la ĉefroluloj, kaj malpli per agado. Plejparte, la ĉefroluloj estas en kriza momento en sia vivo, pro romantika, financa aŭ alia kialo. La ŝtormo spertita de la ĉefrolulo starigas ekzistecajn demandojn. Li aludis en siaj romanoj al la verkoj de grandaj filozofoj, kutime sen damaĝi la legadon aŭ malhelpi la intrigon disvolviĝi. Notinda ekzemplo pri tio troveblas en La Planedo de Sinjoro Sammler pritraktanta malbonhumoran postvivanton de holokaŭsto, kiu loĝis en Novjorko dum la Kultura Revolucio de la 1960-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti