Savono
komunumo de Italio
Savono (itale Savona) estas itala urbo en la regiono Ligurio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi estas la administra kaj kultura centro de la samnoma provinco de Savono.
Savono | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | SV Savono (2005) |
Geografia situo | 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo)44.38.4833333333333Koordinatoj: 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 4 m [+] |
Areo | 65 (2005) km² |
Loĝantaro | 60 632 (2018) |
Loĝdenso | 928 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Lavagnola, Légino, Zinola, Santuario (2005) |
Najbaraj komunumoj | Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Celle Ligure Quiliano, Vado Ligure (2005) |
Patrono | Nostra Signora della Misericordia ("Nia Sinjorino de Mizerikordo", do Sankta Maria) |
Festa tago | 18-a de marto (2005) |
Nomo de loĝantoj | savonesi |
Poŝtkodo | 17100 |
Imposta kodo | I480 |
Kodo laŭ ISTAT | 009056 |
Telefona prefikso | 019 |
Retpaĝo | http://www.comune.savona.it |
Savono havas 61.735 loĝantojn (je la 31-a de majo 2005). La urbo havas grandan havenon, kiu estas grava albordejo por pramŝipoj direkte al Korsiko. La loĝantoj de Savono laboras precipe en industrio.
La najbaraj urboj estas Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.
VidindaĵojRedakti
- La mezepoka fortikaĵo Priamar
- En la urba haveno, historia turo nomita laŭ la ŝipiristo Leone Pancaldo
- La preĝejo San Giovanni Battista (Sankta Johano la Baptisto) el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj
- La katedralo Santa Maria Assunta (Ĉieliro de Maria), konstuita inter la jaroj 1589 ĝis 1602. La nuna fasado fontas el la jaroj 1881 ĝis 1886.
- Muzeo de pentraĵoj en la palaco Pozzobonello
FamulojRedakti
Partneraj urbojRedakti
- Villingen-Schwenningen en Germanio (ekde 1986)
- Bayamo en Kubo
Krome ekzistas partneraj ligoj al la insulo
- Saona en la Dominikana Respubliko (Domingo)
Rilatoj al EsperantoRedakti
En 1989 la 13-a kaj en 2003 la 27-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.