Sayago [saĜAgo] estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la sudokcidento de la provinco, angule kun Portugalio (okcidente) kaj la Provinco Salamanko (sude).

Sayago
Natura komarko
komarko de Hispanio [+]

LandoHispanio
RegionojKastilio kaj Leono, Provinco Zamoro

ĈefurboBermillo de Sayago
- koordinatoj41° N, 6° U (mapo)41.365666666667-6.1118888888889Koordinatoj: 41° N, 6° U (mapo)
Areo1 484,6 km² (148 460 ha) [+]


Sayago (Tero)
Sayago (Tero)
Sayago en la sudokcidento de la provinco Zamoro

Sayago (Kastilio kaj Leono)
Sayago (Kastilio kaj Leono)
DEC
Sayago
Sayago

Map
Sayago
Vikimedia Komunejo:  Sayago [+]
vdr
Municipoj de la provinco Zamora apartenantaj al la komarko Sayago.

Priskribo redakti

Ĝi havas totalan loĝantaron de 8 184 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Bermillo de Sayago.

La komarkaj limoj estas norde ĉe Aliste kaj Tierra del Pan, oriente ĉe Tierra del Vino, sude provinco Salamanko.

Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparo (mancomunidad) Sayagua, kiel nura jura formulo kiu ebligas al ĝi la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Municipoj redakti



Historio kaj ekonomio redakti

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado: vino, viando, lakto, kikeroj, asparagoj ktp.; kaj rura turismo: naturaj pejzaĝoj. Aliaj gravan enspezofontoj venas el ceramiko, industrio de pano, korko, granito, tekstila industrio ktp.

Parto de la komarko apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero. Tio altiras turismon.

Kulturo redakti

Gravas la uzado de "sayagués" [saĝaGES] nome parolmaniero aŭ dialekto de la Leona lingvo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti