Scenejo estas parto de teatrejo, kie la aktoroj ludas antaŭ la publiko, en pli vasta senco loko de agado (scenejo de katastrofo, krimo, ĉampionado ktp.). La teatra scenejo estas metafore nomata tabuloj, kiuj reprezentas la mondon (suriri la tabulojn = fariĝi aktoro).

Scenejo de Pola Teatro en Bielsko-Biała.
Scenejo de War Memorial Opera House en San Francisco.

Rotacia scenejo havas formon de ronda platformo, kiu povas lante rotacii kaj tiel relative rapide ŝanĝi kulisojn. Sur ĉiu sektoro de la cirklo estas preparitaj aliaj kulisoj (ekzemple kuirejo, dormoĉambro), do la du scenejoj povas plurfoje alterni sen neceso munti kaj malmunti la kulisojn.

Grava parto de la teatra scenejo estas lifta platformo kaj lift-podio moviĝantaj en lift-platformaj truoj. Ili ebligas aŭ levi parton de la scenejo (ekz. por imiti ŝtuparon supren) aŭ mallevi parton de la scenejo (ŝtuparo kelen) aŭ malaperigi rapide la aktoron, kvazaŭ lin englutus la tero.

Sur la scenejo estas dekoracioj, kies plej grava parto estas kulisoj. Ili donas iluzion de medio, ekzemple de strato, ĉambro, arbaro k.s. laŭ bezono de la rakontata historieto.

La prosceno estas la rando de la scenejo, trans kiu oni iras al la orkestro.

Laŭ Francisko Azorín scenejo (kaj ankaŭ sceno alternative) estas Loko, kie ludas aktoroj.[1] Li indikas etimologion el la greka skene (kovraĵo) kaj de tie la latina scena. Kaj li aldonas la terminojn proscenoproscenejo, por antaŭscenejo; episcenoepiscenejo, por surscenejo; postscenopostscenejo, por malantaŭscenejo; scenografio, por arto ornami, dekoracii la scenon.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 181.
  2. Azorín, samloke.