Rieden SG

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schauenberg (Rieden))
- La mallongigo SG en Rieden SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rieden.

Rieden estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Kun 723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 ĝi estas la plej malgranda komunumo de la elektodistrikto. Je la 31-a de decembro 2010 la loĝantaro ankoraŭ nombris 697 personojn.

Rieden SG
Blazono de Rieden SG
Blazono de Rieden SG
Blazono de Rieden
Panorama rigardo al Rieden
Panorama rigardo al Rieden
Panorama rigardo al Rieden
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 13′ 12″ N 9° 3′ 0″ O / 47.22000 °N, 9.05000 °O / 47.22000; 9.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 12″ N 9° 3′ 0″ O / 47.22000 °N, 9.05000 °O / 47.22000; 9.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 697
Areo 11,44 km²
Alteco 715 m super marnivelo
Poŝtkodo 8739
Komunumkodo 3314
Mapo de Rieden
Mapo de Rieden
Mapo de Rieden
vdr

Flago kaj blazono redakti

Sur la flago kaj blazono de la komunumo Rieden SG estas bildigita Sankta Magno, la preĝejpatrono de la vilaĝo.

Geografio redakti

Rieden situas sude de la Ricken-Pasejo kaj okcidente de la monto Speer super la Linth-Ebenaĵo, al kiu oni de la vilaĝo havas belan vidon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rieden (sur alteco de 717 m s.m.) kaj la setlejoj Schauenberg (sur alteco de 700 m s.m.), Zinggenberg (sur alteco de 796 m s.m.), Freigaden(sur alteco de 671 m s.m.), Bachmannsberg (sur alteco de 858 m s.m.), kaj Schwändi (sur alteco de 905 m s.m.), kaj kelkaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo estas la montopinto Tanzboden sur alteco de 1443 m s.m., sur la kresto de la masivo de Speer.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,44 km², de kiuj 56,9% estas kovritaj de arbaro, 39,0% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rieden limas en nordo al Gommiswald, en oriento al Ebnat-Kappel, kaj en sudo kaj okcidento al Kaltbrunn.

Trafiko redakti

Rieden situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas nur la kantona vojo n-ro SG83, de Gommiswald. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 troviĝas en distanco de proksimume 17 kilometroj apud Uznach. Al la publia transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas de la stacidomo de Uznach tra Gommiswald al Rieden. La poŝtaŭta veturado ĝis Uznach daŭras 18 minutojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Rieden datiĝas el la jaro 1045 sub la nomo Rieta. La tereno de Rieto estis ĝis la Helveta Revolucio sub la kontrolo de la Monaĥinejo Schänis. Inter 1284 kaj 1304 la loĝantoj de Rieden estis servutoj sub sklaveco de la Monaĥejo Schänis, kies voktoj ĝis 1438 estis ankaŭ ties superaj juĝistoj. La jurisdikcio post 1438 ĝis 1798 apartenis al Ŝvico kaj Glaruso. En 1707 estis konstruita la kapelo Sankt-Magnus, kiu en la jaro 1770 estis anstataŭigita per pastra kirko. Dum la periodo de la Helveta Respubliko Rieden estis aŭtonoma komunumo de la Kantono Linth. En 1803 ĝi estis kunigita kun Kaltbrunn al komunumo de la nove fondita Kantono Sankt-Galo. Ek de 1825 Rieden ekzistas denove kiel sendependa politika komunumo.[3]

Vidindaĵo redakti

La ĉefa vidindaĵo kaj rekonilo de la komunumo estas la novbaroka katolika pastra preĝejo Sankta Magno, kiu estis konstruita en la jaro 1912 ĝis 1914 sur la loko de pli modesta malnova preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Rieden

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti