Ŝaŭmburgo-Lipo

(Alidirektita el Schaumburg-Lippe)

Ŝaŭmburgo-Lipo, germane Schaumburg-Lippe [ŝaŭmburk lipe], estis ĝis 1946 memstara germana lando (graflando, princlando, respubliko) sur la teritorio de la hodiaŭa Malsupra Saksio, situanta inter Hanovro kaj Vestfalio. La nomo venas de la fortikaĵo Schaumburg en la montaro Wesergebirge (hodiaŭ: Rinteln) kaj de la grafoj de Lipo, Lippe. Ĉefurbo estis Bückeburg.

Ŝaŭmburgo-Lipo
Origina nomo Schaumburg-Lippe
 graflando Ŝaŭmburgo 16471946 Malsupra Saksio 

historia lando • state in the Confederation of the Rhine • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
situo de princlando Ŝaŭmburgo-Lipo en la Germana Regno
situo de princlando Ŝaŭmburgo-Lipo en la Germana Regno
Ĉefurbo:
Areo:
340 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
48,046 (1925)
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
1. konstitucia monarkio (graflando, ekde 1807 princlando)
2. respubliko (ekde 1918)
Patrina lando:
Estiĝo:
divido de la graflando Ŝaŭmburgo
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
graflando Ŝaŭmburgo graflando Ŝaŭmburgo
Postsekvaj ŝtatoj:
Malsupra Saksio Malsupra Saksio
Historio
vdr
Schaumburg-Lippe 1807-1945

Historio redakti

En 1640 mortis Otto la 5-a, grafo de Ŝaŭmburgo, venenigita dum la Tridekjara Milito, ankoraŭ juna kaj sen heredantoj. En la postaj jaroj lia heredaĵo, la graflando Ŝaŭmburgo (proksimume kongruas kun la nuna distrikto Schaumburg), estis dividita inter najbaraj dinastioj. La fina disdivido de 1647 estis konfirmita en la Vestfalia Paco: unu parton ricevis Brunsvigo-Luneburgo, alian parton la landgrafoj de Hesio-Kaselo, kaj plian parton la grafoj de Lipo. Tiu parto ekde tiam havis la nomon "Ŝaŭmburgo-Lipo".

De 1895 ĝis 1905 la princo provis unuigi sian landon kun la najbara Lipo, sed sensukcese.

Kun siaj 340 km², Ŝaŭmburgo-Lipo estis unu el la plej etaj landoj de la Germana Regno. Kiel ĉe la aliaj germanaj landoj ĝi iĝis respubliko en la Novembra Revolucio 1918. Post la Dua Mondmilito ĝi estis unuigita kun Hanovro, Brunsvigo kaj Oldenburgio al nova federacia lando Malsupra Saksio.

 
Ŝaŭmburgo-Lipo en la Vajmara Respubliko (1918-1933)