Oeschenbach

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Scheideggerhus)
Oeschenbach
Blazono de Oeschenbach
Blazono de Oeschenbach
Blazono de Oeschenbach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 6′ 10″ N 7° 45′ 0″ O / 47.10278 °N, 7.75000 °O / 47.10278; 7.75000 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 10″ N 7° 45′ 0″ O / 47.10278 °N, 7.75000 °O / 47.10278; 7.75000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 241
Areo 3,90 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 4943
Komunumkodo 0335
Mapo de Oeschenbach
Mapo de Oeschenbach
Mapo de Oeschenbach
vdr


Pri la komunumo redakti

Oeschenbach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 241 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Oeschenbach situas en la Svisa Mezlando en sudokcidento de la bazeno de la rivero Langete, al kiu la rojo Oeschenbach, laŭ kiu la vilaĝo nomiĝas, senakvigas la komunuman teritorio tra la rivereto Ursenbach. La okcidenta limo de la komunumo estas la akvodislimo inter Emme kaj Langete, kaj do la limo inter la regionoj de Emme-Valo kaj Supra Argovio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Oeschenbach (en sudo de la komunumo), Zullige (en okcidento sur alteco de 713 m s.m.), Rüschhus (oriente de la valo de Oeschenbach sur alteco de 719 m s.m.), Bleue kaj Scheideggerhus (ambaŭ en nordo de la komunumo ĉe la bordo de la rojo Oeschenbach sur alteco de 649 m s.m., Bleue okcidente kaj Scheideggerhus oriente de la rojo), kaj Stampach (en nordokcidento de la komunumo, konsistante el la biengrupoj Vordere Stampach, Hintere Stampach, Schattsite kaj Schürzelg, de alteco de 674 ĝis 758 m s.m.).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 30,0% estas kovritaj de arbaro, 64,4% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oeschenbach limas en nordo al Ursenbach, en oriento kaj suoriento al Walterswil, en sudokcidento al Wynigen, kaj en nordokcidento al Ochlenberg.

Trafiko redakti

Tra Oeschenbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229 de Madiswil al Affoltern en Emme-Valo. La vojo n-ro 1426 krome kondukas de Oeschebach al Wynigen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio al Kleindietwil, kiu tamen cirkulas nur de lundo ĝis vendredo kaj nur kvarfoje tage.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oeschenbach datiĝas el la jaro 841 kiel Eschibach. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt-Galo plurfoje estis menciita kiel bienposedanto en Oeschenbach. en la jaro 1287 la Monaĥejo Sankt-Urban fariĝis bienposedanto en Oeschenbach. Kiam la urbo Berno en la jaro 1408 akiris de la Grafoj de Kiburgo la malaltan jurisdikcion pri la vilaĝetoj de Oeschenbach, ĝi nove ordigis la administran apartenon, parto estis atribuita al la Voktejo Trachselwald, la alia duono al la Voktejo Wangen. Nur post la fino de la Helveta Respubliko la bienoj kaj vilaĝoj de Oeschenbach esti reunigitaj kaj submetitaj al la distrikto Aarwangen. Kadre de la administra reformo de la jaro 1831 la politika komunumo Oeschebach estis fondita.[2]

Blazono redakti

La oficiala komunuma blazono estis kreita en la jaro 1944. Ĝi montras rojotrabon, kiu simbolas la komunuman rojon kaj arbon, nome fraksenon, kiu kune simbolas la nomon de la komunumo fraksenorojo en la germana lingvo Eschenbach respektive en la alemana Oeschenbach. La ŝildo de la blazono estas ruĝa. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti