Schiers (komunumaro)
La komunumaro Schiers (prononcu ŝirs, en romanĉa lingvo circul Aschera) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 4325 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Schiers.
Komunumaro Schiers | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Schiers |
Koordinatoj | 46° 58′ N 9° 41′ O / 46.967 °N, 9.683 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ N 9° 41′ O / 46.967 °N, 9.683 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 94,94 km² |
Loĝantardenseco | 46 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Schiers situas en la suba parto de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, ambaŭflanke de la valo.
Trafiko
redaktiTra la komunumaro Schiers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos kaj la al ĝi paralela linio de Retia Fervojo. La flankaj valoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.
Komunumoj de la komunumaro Schiers
redaktiLa komunumaro Schiers konsistas (stato en 2011) el 2 komunumoj, el kiuj Schiers estas la pli granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Grüsch | 1826 | 33.28 | 3961 | |
Schiers | 2499 | 61.66 | 3962 | |
Totale | 2 | 4325 | 94,94 |
Historio
redaktiLa komunumaro Schiers estiĝis el la malnova tribunalkomunumo Schiers 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono kaj estis atribuita al la distrikto Unterlandquart. La distrikto Unterlandquart estis dissolvita finde de 1986 kaj ekde la 1-a de januaro 1987 la komunumaro Schiers apartenas al la distrikto Prättigau/Davos.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Schiers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)