Schinznach-Bad

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schinznach Bad (stacidomo).

Schinznach-Bad (prononcu ŝincnaĥ-bad) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1239 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ĝis 1938 la komunumo nomiĝis Birrenlauf.

Schinznach-Bad
Blazono de Schinznach-Bad
Rehabiliga kliniko Schinznach-Bad
vilaĝokomunumo en Svislando • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 59″ N 8° 10′ 10″ O / 47.44972 °N, 8.16944 °O / 47.44972; 8.16944 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 59″ N 8° 10′ 10″ O / 47.44972 °N, 8.16944 °O / 47.44972; 8.16944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1239
Areo 1,90 km²
Alteco 354 m super marnivelo
Poŝtkodo 5116
Komunumkodo 4114
Mapo de Schinznach-Bad
vdr

Geografio redakti

 
Marĉarbaro en nordo de Schinznach-Bad

Schinznach-Bad situas ĉe la orienta bordo de la rivero Aro meze inter Lencburgo kaj Brugg. La komunumo estas ĉefe konata pro sia termofonto, ĉirkaŭ kiu ekzistas fama kuracbanejo kaj rehabiliga kliniko.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,90 km², de kiuj 0,74 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,86 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 508 m s.m. sur la monteto Scherzberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 340 m s.m. ĉe la bordo de Aro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schinznach-Bad limas en nordo al Villnachern, en nordoriento al Brugg, en oriento al Habsburgo kaj Scherz, en sudo al Holderbank, kaj en okcidento al Schinznach-Dorf.

Trafiko redakti

La stacidomo de Schinznach Bad situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Baden tra Brugg al Araŭo, kiu estas parto de unu el la gravaj svisaj trajn-linioj de oriento al okcidento. La stacidomo estas servata de loka trajnlinio inter Baden kaj Araŭo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Brugg al Araŭo kaj la svisa aŭtovojo A3, al kiu la komunumo havas propran alveturejon.

Vidindaĵoj redakti

 
Plafono de la kurackapelo en Schinznach-Bad

Vidinda estas la kuracparko ĉirkaŭ la kuracbanejo. Parto de la konstruaĵoj devenas el la komenca periodo de la kuracloko el la 17-a jarcento. La tiama posedanto de la fonto, Samuel Jenner, konstruigis en la jaro 1696 gastodomon. En la jaro 1703 kaj 1704 estis aldonitaj paralele al ĝi dua konstruaĵo. La du partoj en la jaroj 1706 ĝis 1708 estis ligitaj per transa konstruaĵo, al kiu inter la jaroj 1824 kaj 1827 la arkitekto Hans Conrad Stadler aldonis duoncirklan rondkonstruaĵon en klasika stilo.[1] En 1881 estis konstruita kurackapelo, kiu estis beligita per donacoj de kuracgastoj. Ĝia interno estas pentrita en sureala barokstilo, tiel ke la spaco rigardita de malsupre aspektas kiel al supro malfermita.[2]

Historio redakti

 
Kurackapelo en la kuracejparko en Schinznach-Bad

La unua dokumenta mencio de Birrenlauf, kiel la komunumo nomiĝis ĝis 1938 datiĝas el la jaro 1064 kiel Biralophon.

En mezepoko Schinznach-Bad apartenis al la propra voktejo de la Habsburgoj kaj do al ilia unua posedaĵo. En la jaro 1397 la Habsburgoj koncedis la posedorajtojn kaj la malaltan jurisdikcion al la Monaĥejo Königsfelden. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Birrenlauf fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden. En la jaro 1654 oni malkovris sur la tereno de la hodiaŭa komunumo Schinznach-Dorf sulfurentenan termofonton, kiu tamen estis refermita en la jaro 1670 pro inundo. 1691 oni malkovris duan sulfurfonton, ĉi-foje sur la tereno de Birrenlauf. Estiĝis nun kuracbanejo, kiu malgraŭ ĝis situo en Birrenlauf nomiĝis laŭ la unua fonto Schinznach. La kuracbanejo en la jaro 1761 estis la fondoloko de la Helveta Societo, kies celo estis nova demokrata kaj liberala helveta ŝtato kaj forigo de la feŭdaj strukturoj de la malnova Svisa Ĵurkomunumo. La strebado de la Helveta Societo kondukis en la jaro 1798 finfine al la Helveta Revolucio, dum kiu helpe de franciaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunumo servuteco. Birrenlauf fariĝis nun komunumo en la nove kreita Kantono Argovio. Ĉar pro la kuracbanejo eĉ la stacidomo en la jaro 1858 ricevis la nomon Schinznach-Bad, oni praktike ne plu konsciis, ke la komunumo efektive nomiĝis Birrenlauf, kaj Schinznach estas la najbara komunumo. Tial oni en 1938 oficila adoptis por Birrenlauf la nomon Schinznach-Bad, dum al la nomo de la origina komunumo Schinznach oni aldonis la elementon Dorf (vilaĝo).

Referencoj redakti

  1. Traduko el la teksto en la germana vikipedio
  2. Vidu hejmpaĝo de la komunumo Schinznach-Bad.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti