Günsberg
Günsberg estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 154 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Günsberg | |
---|---|
Blazono de Günsberg | |
Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Lebern |
Geografia situo | CH1903: 610406 / 234013 (mapo)47.2569444444447.5761111111111Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 35′ O; CH1903: 610406 / 234013 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1154 |
Areo | 5,25 km² |
Alteco | 624 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4524 |
Komunumkodo | 2547 |
Mapo de Günsberg | |
Geografio
redaktiGünsberg situas sur la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Günsberg kaj la setlejoj kaj bienoj Bangerten, Bann, Brüggmatt, Dälen, Geracher, Glutzenberg, Grossstein, Lissersbergli, Säget, Schlüngler, Schürmatt, Stapfler, Vorstettli, Wasserfallen kaj Weidgässli. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,25 km², de kiuj 42,5% estas kovritaj de arbaro, 46,9% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Günsberg limas en nordo al Herbetswil, en nordnordoriento al Farnern (BE), en nordoriento al Attiswl (BE), en oriento al Kammersrohr, en sudo al Hubersdorf, en sudokcidento al Riedholz, kaj en okcidento al Balm ĉe Günsberg.
Trafiko
redaktiLa komunumo Günsberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Attiswil al Balm ĉe Günsberg. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas inter Wiedlisbach an Wangen ĉe Aro en distanco de proksimume 6 kilometroj sudorienten.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Günsberg datiĝas el la jaro 1307 kiel Gunsperch. Ek de proksimume la jaro 1050 Günsberg apartenis al la Senjorujo Balm. En la jaro 1344 Soloturno akiris la supran jurisdikcion. En la jaro 1411 Soloturno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn. Ek de tiam ĝis 1487 Günsberg apartenis al la Voktejo Balm. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Günsberg estis parto de la Voktejo Flumenthal. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern.[2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Günsberg
- Günsberg en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Günsberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)