Schlaraffia [Esperante: ŝlarafio?] estas tutmonda german-lingva asocio fondita en Prago en 1859 por la flegado de amikeco, arto, kaj humuro.

Schlaraffia
Männerbund
Komenco 10-a de oktobro 1859 vd
Lando(j) Ĉeĥio vd
Jura formo spolek
vdr

La ŝlarafianoj (ŝlarafoj), membroj de organizaĵo por viroj (de firma pozicio) vintre kunvenas unufoje ĉiun semajnon, de la 1-a de oktobro ĝis la 30-a de aprilo, en sia "Burg" (kastelo), kiun ili ornamas en la stilo de mezepoza drinkejo por kavaliroj, por "Sippungen", kunvenoj kiuj kondukiĝas en la ceremonia formo de kavalira ludado. En la kunvenoj oni satirigas la ĉiutagan vivon samtempe vivigante per recitado de literaturaĵoj kaj muziko. Iom antikveca lingvaĵo uziĝas kun specialaj terminoj por ĉiutagaĵoj (en ŝlarafa latino, ekzemple, „Labung“ (refreŝigo) estas "trinkado", „Benzinroß“ (bezin-ĉevalo) -- "aŭto", „Burgschreck“ (kastel-teruro) -- "bopatrino", „Clavicimbel" (klaviceno) -- "fortepiano", „Seufzerholz“ (suspir-ligno) -- "violono", "Minneholz" (am-ligno) -- "gitaro", „Quell“ (fonto) -- "biero", „Lethe“ (forges-akvo) -- "vino", „Schaumlethe“ (ŝaŭma forges-akvo) -- "ĉampano", „Quasselstrippe“ (babil-ŝnuro) -- "telefono", „Schmauchtopf“ (fum-poto) -- "pipo", kaj „Stinkelefant" (odoraĉa elefanto) -- "aŭtobuso"), kio donas al la kunvenoj aparte humuran etoson. La proksimume 280 "Reyche" (imperioj, tio estas, lokaj kluboj) restas en proksima kontakto unuj kun la aliaj. Ĉiu ŝlarafo estas ĉiam bonvena en ĉiu Reych en ĉiu lando.

Reyche nuntempe ekzistas en Germanio, Aŭstrio, Svislando, Italio, Hispanio, Francio, Belgio, Svedio, Usono, Kanado, Meksiko, Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Brazilo, Argentino, Tajlando, Suda Afriko kaj Aŭstralio. Entute estas ĉirkaŭ 11.000 ŝlarafoj. Potencialajn membrojn devas enkonduki ŝlarafa „Pate“ (baptopatro) kaj dum la unuaj kunvenoj ili estas „Pilger“ (pilgrimoj). Se ili daŭre volas membriĝi, ili devas trapasi prov-periodon kiel „Prueflinge“ (ekzamenotoj), post kiam la Reych decidas per „Kugelung“ (ĝenerala voĉdono) ĉu akcepti la novan membron. Se la decido estas pozitiva, la nova membro komencas kun statuso de „Knappe“ (varleto) kaj sekve progresas tra la stadio de „Junker“ (junkro) al la statuso de „Ritter“ (kavaliro).

Gravaj artistoj kaj famuloj estis kaj estas ŝlarafoj, inter ili Gustl Bayrhammer, Friedel Gauwitz, Paul Hörbiger, Franz Lehár, Gustav Mahler kaj Peter Rosegger.

La 'maskoto' de la ŝlarafoj estas la strigo.

Eksteraj ligiloj redakti