Schlebusch-Harkorter Kohlenbahn

Schlebusch-Harkorter Kohlenbahn estis etŝpura fervojo en Vestfalujo (Germanujo), kiu ligis la lokojn Silschede (nun urboparto de Gevelsberg) kaj Haspe (nun urboparto de Hagen). Ĝi estis unu el la unuaj ĉevalfervojoj kaj unu el la unuaj fervojoj en Germanujo.[1]

Mapo de la Karbofervojo Silschede

La fervojo estis fonata ankaŭ kiel Schlebusch-Harkort'sche Bahn, Harkort'sche Kohlenbahn, Silscheder Kohlenbahn kaj Hasper Kohlenbahn.

La vojo, konstruita en la unua duono de la 19-a jarcento kiel ĉevalfervojo de longeco da komence 8 kilometroj (pri ol unu prusa mejlo) pasis de la minejoj Trappe kaj Sankta Petro unue al la Harkort'sche Fabrik kaj poste ĝis la gisejo je Haspe. Ĝi provizis la industrion ĉe Ennepe per minkarboj el la minregiono Schlebusch.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ jurdecido de la regna juĝejo de la 17-a de marto 1889 fervojoj estas „ĉaroj movataj per hom-, best- aŭ maŝinforto, kiuj pasas sur feraj reloj“ - presita en Busch/Deilmann, Prinz-Wilhelm-Bahn, Essen, 1992, p. 138.
51.3605555555567.3388888888889