Schmücke
Schmücke estas setlejo kie konsistas el gastejo kun noktrestadejo kaj vetermezura stacio ĉe Rennsteig en la Turingia Arbaro. Ĝi apartenas al Gehlberg, urbokvartalo de Suhl, Germanio.
Situo
redaktiĜi troviĝas sur montplataĵo je la alteco de 916 m super la marnivelo kaj apartenas al la komunumo de Gehlberg. Mallonge for troviĝas grava mezurstacio por la tutgermana aermezurreto.
Klimato
redaktiEn la 2009-a jaro Schmücke estis - kun 1292 sunaj horoj - la plej malsuna loko en Germanujo[1]. Samtempe nenie alie en Turingio pluas pli ol en Schmücke (pojare 1288,3 mm)[2].
Historio
redaktiKie la Salzmannstraße, la malnova komerca vojo de Elgersburg al Suhl, transpasis Rennsteig kaj transverse sekcas la Hamburger-straton inter Oberhof kaj Frauenwald, troviĝis jam frue modestaj dometaĉoj protektadaj.
La unua endokumenta mencio estis en 1516 (la nomo Schmücke venis nur poste), kiam tie ĉi estis dometo el bretoj nomita Schneehaus. En 1812 la domposedantoj ekrajtis gastigadi. En 1823 oni komencis konstrui fortikan kaj stabilan domon, kiu ricevis en 1851/52 noktrestadĉambron kaj manĝosalonon. Tiam farmis la tuton Johann Friedrich Joel, kiu estis turingia originalulo kaj pri kiu cirkuladis multaj onidiroj kaj anekdotoj.
La ekfloro turisma de proksima Oberhof pozitive sentitis ankaŭ en Schmücke. Oni eĉ instalis poŝtejon surloke! Je la fino de la Dua mondmilito la domo ege damaĝitis. En 1954/55 oni rekonstruis kaj pligrandigis ĝin. Ĝi ekservis kiel feria hejmo. Hodiaŭ ĝi estas hotelo en privata posedo kaj estas frekventita de multaj migrantoj, biciklistoj kaj skikurantoj.
Subnotoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo de Waldhotel Schmücke.[rompita ligilo]
- Ministeriaj paĝoj pri la vetermezurejo. Arkivigite je 2012-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Historiaj bildoj kaj historio de la loko.[rompita ligilo]