La malgranda setlejo Schmilka, kiu estas parto de la kuracurbo Bad Schandau situas apud la dekstra bordo de rivero Elbo meze de Elba Grejsmontaro en Saksio, federacia lando de Germanio. En Schmilka troviĝas limstacio tra kiu oni pasas al Ĉeĥio. Schmilka atingeblas per ŝipo kaj buso. Pramo veturas al la fervoja stacio Schmilka-Hirschmühle, kiu situas apud la maldekstra riverbordo.

Historio redakti

Ankoraŭ en la 16-a jarcento la regiono estis sen loĝantoj. Pri la unuaj oni raportis en la jaro 1582. En 1834 Schmilka havis 128 loĝantojn; tio estis lignohakistoj, flosistoj, ŝiptrenistoj kaj fiŝistoj.

Turismo redakti

Schmilka estas elirpunkto por migradoj al Schrammsteine, Affensteine, Großer Winterberg, Großer Zschand, kaj al Bohema Svislando.