Schoonebeek estas vilaĝo kun 3790 loĝantoj (2004) en la municipo Emmen en la nederlanda provinco Drenthe. Schoonebeek ankaŭ nomiĝas Oud-Schoonebeek, ĉar la ankaŭ al la municipo Emmen apartenanta Nieuw-Schoonebeek estas en la tuja apudeco.

Geografio redakti

Schoonebeek situas oriente de Coevorden tuj apud la limo kun Germanio ĉe la Schoonebeker Diep (rivereto), kiu estas la limo inter Nederlando kaj Germanio. Najbara municipo sur la germana teritorio estas Emlichheim.

Koordinatoj redakti

52° 39′ 46″ N 06° 53′ 02″ O / 52.66278 °N, 6.88389 °O / 52.66278; 6.88389 (mapo)Koordinatoj: 52° 39′ 46″ N 06° 53′ 02″ O / 52.66278 °N, 6.88389 °O / 52.66278; 6.88389 (mapo)

Historio redakti

Schoonebeek unuafoje menciiĝis en 1341 kaj estas kun Ruinerwold unu el la plej malnovaj vilaĝoj de Drenthe. Ĝis la reformo de la municipo en 1998 Schoonebeek estis parto de la municipo Schoonebeek, kiu ekestis en 1884 pro divido inter Schoonebeek kaj la antaŭa municipo Dalen.

Ekonomio redakti

De 1943 ĝis 1996 en la municipo oni elterigis nafton. En 1976 okazis akcidento, kiu kaŭzis ampleksan damaĝon. En 2006 oni komencis esplori, ĉu nova elterigo de nafto estas sencohava.

Vidindaĵoj kaj eventoj redakti

  • De origino la vilaĝo konsistas el tri partoj, Westerse Bos, Middendorp kaj Oosterse Bos. Ĉi tie troviĝas pluraj malnovaj farmbienoj, kiuj nun estas protektataj.
  • En la centro troviĝas, ne plu funkcianta, naftopumpilo (t.n. kapjespumpilo) por viziti.
  • En Zwaantje Hans-Stokman's Hof ĉiujare okazas konkurson en zandtapijt-ŝutado (zandtapijt = sablotapiŝo), ĉe kiu oni kun diverskoloraj sabloj ŝutas modelojn sur la planko.
  • En Schoonebeek troviĝas ankoraŭ kelkaj ŝafejoj.

Konataj personoj el Schoonebeek redakti

Fotogalerio redakti

 
La kapjespumpilo en la centro rememorigas al antaŭaj tempoj.
 
Statuo de sabloŝutanta Zwaantje Hans. (O. de Ruyter, 1984)
 
La Schoonebeker Diep estas la limo inter Nederlando kaj Germanio.

Referencoj redakti