Malfermi la ĉefan menuon
Knoepfelstalter Teich, lageto en la Schorte-valo

La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio, (Distrikto Ilm, Germanio). Tiu ĉi valo estis landlimo inter 1100 kaj 1919 (nomoj de la lastaj regantujoj: Schwarzburg-Sondershausen kaj Saksio-Vajmaro-Eisenach).

PriskriboRedakti

Je ambaŭ flankoj de la Schorte-rojo etendiĝas migradopadoj iom deklivaj je longeco de 12 kilometroj. En la supera parto eblas kondukigi migradon ĝis akvofalo kaj ĝis la Markt-valo rokoza, ĝis Silber-valo minejoza respektive ĝis la landlimshtono Dreiherrenstein.

Disde Knöpfelstaler-lageto (de 1585 - komence artefarita baraĵlageto por flosado) oni facile atingas la ekskursocelon Finsteres Loch, kiun celebris Goeto en la poemo Ilmenau. Antaŭ la lageto Knöpfelstaler Teich troviĝas monumento natura nomita Hochofen im Nesseltal (1549-1727). Supre de ĝi estas la minejoj feraj Gabe Gottes. Nordokcidente de ĝi estas kvin muelejoj tranĉaj:

  1. Obermühle (1414-1475)
  2. Henneberger Mühle A (posedanto: Schaumberg)
  3. Henneberger Mühle B (posedanto: Ehrhard)
  4. Schneidemühle am Steinbachtal (1596-1628)
  5. Schneidemühle Hirschwiese (1648)
  6. Voglers Schneidemühle (1878-1972)

MinejojRedakti

En la kvartalo Schorte de la vilaĝo Oehrenstock oni ekspluatis je 2 kvadratkilometroj inter 1665 kaj 1928 manganan oksidon (germane: Braunstein) en minimume 162 minejoj. Ĝi uzitis en la vitro-kaj ŝtalfarado. Ĝi venditis en Geraberg, Gehren-Günthersfeld kaj Hildburghausen. La plej granda el ili estis Lutherteufe. La ankoraŭ nun staranta mineja domo (ĝi nomiĝas "Huthaus") konstruitis en 1665 kaj pligrandiĝis en 1812 kiel ĉefministejo. Fluorspato-ekspluatado komenciĝis surloke en 1830. La plej granda entrepreno estis "Prinz-Karl-Werk" en la Wild-valo. Tie okazis en 1928 striko; disde ĝi kondukis etŝpura fervojlinio ĝis Grenzhammer (malkonstruita en 1936). Aliaj gravaj entreprenoj estis de Otto Reinhardt (1830) kaj Oskar Messerschmidt (1928).

En 1910 oni faris kafejon sur la herbaro Hochzeitswiese. Post 1945 la tuto ighis popolproprieta entrepreno kun la nomo "VEB Fluß- und Schwerspatbetrieb Ilmenau" kies sidejo estis en Gehren.

Eksteraj ligilojRedakti