Malfermi la ĉefan menuon

Schuhplattler

tradicia stilo de la popola danco populara en la Alpaj regionoj de Bavario kaj Tirolo
Schuhplattler-grupo en Munkeno.

Schuhplattler - prononco [ŜU:platler] - estas tradicia stilo de popola danco, kiu estas populara en la Alpaj regionoj de Bavario kaj Tirolo (suda Germanio, Aŭstrio kaj en la germanlingvaj regionoj de norda Italio). En tiu danco, la prezentistoj stamfas, aplaŭdas kaj frapas la plandumojn de siaj ŝuoj (Schuhe), femurojn kaj genuojn kun malferme (platt) tenataj manoj. Ekzistas pli ol 150 bazaj variaĵoj, same kiel marŝoj kaj akrobataj movoj, kiuj en prezentoj ofte estas intermetitaj kun la baza danco. Ili povas esti viditaj hodiaŭ en Eŭropo kaj en germanaj enmigrintsocioj ĉirkaŭ la mondo. Schuhplattler daŭre estas plejparte dancata de plenkreskuloj, sed fariĝis ĉiam pli populara ĉe junuloj pro ĝiaj buntaj kostumoj, ĝia resaltado, piedbatado kaj petola koreografio.

Enhavo

Historio kaj stiloRedakti

 
Vor dem Tanz: Franz Defregger (1835–1921)

La Schuhplattler aperis eble en Neolitiko, proksimume en 3000 a.K.,[1] sed tekste ĝi nur dokumentiĝis en 1030 p.K., kiam monaĥo en la abatejo Tegernsee de Bavario priskribis vilaĝan dancon enhavantan saltojn kaj mangestojn[2]. Dum jarcentoj, la formo evoluis, ĉar farmistoj, ĉasistoj, kaj forstistoj trejnis ĝin en la izolitaj urboj kaj vilaĝoj de la bavaraj Alpoj kaj la Centraj Orientaj Alpoj de Tirolo[3]. Foje ĝi estis farita kiel partnerdanco, kun paroj farantaj Ländler kaj tiam dividantaj tiel, ke knabinoj povus turni en siaj buntaj diandloj kiam knaboj montregis siajn "Platteln". En aliaj tempoj estis nur knaboj sceneje, alvokitaj en cirklo, placo aŭ linio, dancante sovaĝe por la spektantaro. Tiuj du aliroj foje estas distingitaj kiel la Schuhplattlertanz kaj Schuhplattler mem, sed estas la danco de la "knaboj" kiu estas la kerno de ambaŭ formoj kaj ĝi estas plejofte priskribita[4].

La tujaj antaŭformoj de la Schuhplatter-danco estis la 18-jarcentaj dancoj Menueto, Kvadrilo kaj Francezo, sed male al tiuj ĝentilaj kaj tre stiligitaj dancoj, la fruaj Schuhplattler-dancoj estis senregulaj. La junaj viroj improvizis siajn saltojn, tretis, kaj montris akrobatajn movojn "ĉar ili frapis ilian fantazion."[5] Akrobatado estis grava parto de la danco minimume ĝis la 1820-aj jaroj, kiam knaboj komencis balanciĝi sur la ŝultroj de siaj partneroj kaj stampi siajn piedojn ritme en la plafono[6].

Fruaj Schuhplattler-dancistoj ofte elstarigis la urbojn kie ili estis inventitaj, foje ili imitis la diversajn profesiojn de la prezentistoj, kiel ekzemple la Mühlradl (la danco de mueleja rado), la Holzhacker (lignohakisto), kaj la Glockenplattler (sonorilodanco). La muziko estis ĝenerale trikvaron-takta, kiel la Ländler, kaj estis farita sur la citro aŭ la gitaro, kaj ekde 1830-aj jaroj, la akordiono.

En 1838 la imperiestrino de Rusio estis honorita pro Schuhplattler-dancostilo fare de la loĝantoj de la banurbo Wildbad Kreuth[7], kaj la aristokrataro, fascinita de la strangaj kostumoj kaj kuriozaj movoj de la popola danco, komencis interesiĝi pri ĝi. Multaj uloj konsideras la realan naskiĝon de la moderna Schuhplattler, aliflanke, esti la ekskurso de la bavara reĝo Maksimiliano la 2-a tra la Alpoj en 1858, kiam lokuloj prezentis la dancon por li, kaj li enamiĝis en ĝi.[8]

Ekde la malfrua 19-a jarcento, tradiciaj kostumkluboj (Trachtenvereine) estis establitaj ĉie en Bavario kaj Tirolo, kaj baldaŭ tiuj grupoj atingis germanajn komunumojn en Usono kaj aliloke. Ĉar la misio de tiuj kluboj devis konservi la tradiciajn kutimojn de la bavaraj kaj la aŭstraj Alpoj, la Schuhplattler iĝis centra parto de iliaj programoj. La Trachtenvereine ofte estis striktaj kaj postulemaj koncerne kiel la danco estis farota kaj kiel klubanoj devis vestiĝi, kvankam novaj Schuhplattler-grupoj eksaltis post la 2-a mondmilito, kiuj estas malpli ligitaj al la pli aĝaj formoj.

KostumoRedakti

 
infana Schuhplattler-grupo en Pensilvanio

Por la Schuhplattler, Lederhosen kaj diandloj estas nepraĵo. Tiuj varias de la simplaj, praktikaj stiloj kiuj estis uzitaj en Bavario kaj Tirolo dum generacioj ĝis plej solene brodornamitaj ekzempleroj kiuj povas kosti mil eŭrojn aŭ pli. Kniebund-Lederhosen (ĝisgenuaj ledopantalonoj) uzstas fare de kelkaj Schuhplatter-grupoj, sed ili povas esti malkomfortaj dum dancado[9], precipe en varma vetero. Pli kutimas mallongaj ledopantalonoj, kiuj varias de la ĝisgenua versio preferata fare de tradiciistaj grupoj kaj Munkena Oktobrofesto-vizitantoj ĝis la multe pli mallonga variaĵo uzata en Sudtirolo. Dum eŭropaj skoltoj ĉiam eluzis Lederhosen sen rimenoj, kostumo- kaj dancogrupoj uzas aŭ normaj malvastaj H-aspektajn rimenojn aŭ la pli larĝan, tre broditan, luksan variaĵon. Ŝtrumpetoj estas ĝisgenuaj en plengriza, verda aŭ blanka koloroj. Loferl-stilaj ŝtrumpetoj estas maleololongaj kaj havas apartan rimenon kiu volviĝas ĉirkaŭ la kruro[10].

Diandlo aperis dum la 18-a jarcento kiel la robo de simpla, praktika servisto kun longa jupo, korsaĵo, bluzo kaj antaŭtuko. En la vintra tempo ĝi estis farita el peza kotono, linaĵo aŭ lano kun longaj manikoj, kaj en somero ĝi estis mallong-manikita kaj de pli malpeza materialo. En la dua duono de la 19-a jarcento, ĉar la Schuhplattler kaj Lederhosen iĝis modaj inter la nobelaro, diandloj evoluis en ŝikan veston farita el silkosateno por la riĉuloj. Ilia populareco pliiĝis kaj falis tra la jaroj, sed kiel Lederhosen, la diandlo lastatempe havis ioman revigliĝon en Germanio kaj Aŭstrio[11].

Schuhplattler hodiaŭRedakti

Tradiciistaj Trachtenvereine (folklorvestaj asocioj) ĉirkaŭ la mondo daŭre prezentas la Schuhplattler kiel partnerdanco, kie la virinoj turniĝas trans la scenejon en siaj diandloj, ofertante koloron kaj gracian movadon kontraste al la saltado kaj frapado de la viraj dancistoj. La pli novaj dancogrupoj, aliflanke, ofte konsistas tute el platleristoj. Ili ankaŭ prezentas la norman Schuhplattler-dancon, sed faras tion kun nuntempa energio kaj ekscito kiu partoprenigas la homamasojn.

Inter tiuj nuntempaj grupoj estas kelkaj infanaj klubaj dancgrupoj kiel la Oberbairing Kinder kaj la Junge Wimberger en Supra Aŭstrio[12], kiuj ofte estas rilataj al plenkreskaj kluboj sed sendepende prezentiĝas en festivaloj kaj konkuradoj. Kiel iliaj plenkreskaj ekvivalentoj, ili dancas ne nur kun precizeco sed ankaŭ kun entuziasmo kiu elvokas apartan simpation kaj aplaŭdadon de la spektantaroj. Kiam oni rigardas tiujn junulojn dancante, oni komprenas ke la Schuhplattler estas ne nur tradicio, kulturo kaj kapablo, sed ankaŭ povas enhavi energion, ridon kaj amuzon.

BibliografioRedakti

  • Franz Hegenbart: Auf geht's, das Buch übers Schuhplatteln ("Ek: la libro pri Schuhplattler-dancado"), Dachau 1990. ISBN 3-89251-078-4 (germane)
  • Schuhplattler aus Tirol: Gesammelt von Karl Horak. - Innsbruck: Tiroler Volksliedwerk, 1980. (germane)

ReferencojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schuhplattler en la angla Vikipedio.

  1. Homer, Trevor. Book of Origins, Penguin Books, 2007.
  2. Hegenbarth, Franz. Auf geht's: Das Buch übers Schuhplatteln ("Ek: la libro pri Schuhplattler-dancado"), Verlagsanstalt Bayerland, 1990, p. 25.
  3. Hegenbarth, p. 13.
  4. Hegenbarth, paĝoj 14 kaj 68 ĝis 74. vidu ankaŭ Richard Wolfram, Die Volkstänze in Österreich und Verwandte Tänze in Europa ("popoldancoj en Aŭstrio kaj parencaj dandoj en Eŭropo"), eldonejo O. Müller, 1951, p. 190; kaj Gerhard Maier, Miesbach – Wiege der Trachtenbewegung ("Miesbach - lulilo de la popolkostuma movado"), Verlag Miesbacher, 1976.
  5. Lipowsky, Felix Joseph. Sammlung Bayerischer National-Costüme ("kolekto de bavaraj naciaj kostumoj"). Hermann & Barth, 1820.
  6. Jahrbuch des Österreichischen Volksliedwerkes ("jarlibro de la aŭstria institucio pri popolaj kantoj"), volumo 56, 2007, p. 103.
  7. Hegenbarth, p. 49.
  8. Hegenbarth, paĝoj 51, 71, 75-76.
  9. Hegenbarth, p. 23.
  10. Robert Roßmann, Mythos Bayern, 3. Ausgabe ("mito Bavario, 3-a eldono"), SüdOst-Verlag, 2003, ISBN 3896820788, p. 58
  11. Michael Henker: Bavaria, Germania, Europa: Geschichte auf Bayerisch: Katalogbuch zur Landesausstellung des Hauses der Bayerischen Geschichte in Zusammenarbeit mit den Museen der Stadt Regensburg ("diinoj Bavario, Germanio, Eŭropo: historio laŭ bavara maniero: katalogo pri la landa ekspozicio de la Domo de Bavara Historio kunlabore kun la muzeoj de la urbo Ratisbono"), Verlag F. Pustet, 2000, ISBN 3791717073, S. 88
  12. mencio kun dancaj filmetoj pri ambaŭ infanaj dancgrupoj menciataj, kaj la Oberbairing Kinder kaj la Junge Wimberger en Supra Aŭstrio, en facebook-paĝo pri la temo

Eksteraj ligilojRedakti