La Schumann-Haus estas la iama loĝodomo de Robert kaj Clara Schumann en Lepsiko, kiuj pasigis ĉi tie siajn unuajn kvar geedzajn jarojn. Ĝi troviĝas en Inselstraße 18, okcidente de la urbocentro. En ĝi troviĝas muzeo, malgranda koncertejo kaj baza lernejo Clara Schumann.

Schumann-domo
konstruaĵo • historia domo • muzeo
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Inselstraße 18
Poŝtkodo 04103
Estiĝo 1838
Koordinatoj 51° 20′ 26″ N, 12° 23′ 28″ O (mapo)51.340512.3911Koordinatoj: 51° 20′ 26″ N, 12° 23′ 28″ O (mapo)
Schumann-domo (Germanio)
Schumann-domo (Germanio)
DEC
Schumann-domo
Schumann-domo
Situo de Schumann-domo
Map
Schumann-domo
Retpaĝo http://schumann-haus.de/
vdr

Historio redakti

La Schumann-domo estis konstruita laŭ klasikisma stilo kaj estis tiam Inselstraße 5. Dum la dua mondmilito la domo restis plejparte maldifektita, tamen la domo kadukiĝis dum la epoko de GDR, kvankam ekde la 1970-aj jaroj monumentprotektata. En 1999 la grupo Rahn Dittrich aĉetis la domon kaj renovigis ĝin laŭ la reguloj de monumentprotekto.

Nuna uzado redakti

En la iama loĝejo de la ge-Schumann-oj troviĝas la Schumann-muzeo, tenata de la asocio Robert-und-Clara-Schumann-Verein Leipzig. La asocio fondiĝis en 1995 kaj taskigis al si konservi la heredaĵon de la muzikista familio en Lepsiko.

La koncertejo, kiun iam frekventis personoj kiel Felix Mendelssohn Bartholdy, Franz Liszt kaj Hans Christian Andersen, disponatas por koncertoj, prezentlegadoj kaj diskutoj.

En la ceteraj ĉambroj troviĝas la baza lernejo Clara Schumann, ĝi havas artan-muzikan karakteron memore al la famaj loĝintoj de la domo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti