Schumann-domo Bonn

muzeo en Germanio

La Schumann-domo Bonn estas la mortodomo de la germana komponisto Robert Schumann en Endenich, nuna urboparto de Bonn. Siatempe ĝi loĝigis privatan psikiatrian malsanulejon. Nun ĝi estas memorejo kaj estas uzata kiel muzeo kaj muzika biblioteko de la urbo Bonn.

Schumann-domo Bonn
muzeo
Lando Germanio vd
Situo distrikto Bonno
Situanta sur Sebastianstraße
Koordinatoj 50° 43′ 27″ N, 7° 4′ 38″ O (mapo)50.72437.07728Koordinatoj: 50° 43′ 27″ N, 7° 4′ 38″ O (mapo)
Schumann-domo Bonn (Germanio)
Schumann-domo Bonn (Germanio)
DEC
Schumann-domo Bonn
Schumann-domo Bonn
Situo de Schumann-domo Bonn
Map
Schumann-domo Bonn
vdr
Schumann-domo en Bonn (2009)

Historio de la domo redakti

La Schumann-domo estis konstruita ĉ. 1790 laŭ klasikisma stilo kiel kampodomo por la elektoprinca ĉambrokonsilanto kaj skabena urbestro Matthias Joseph Kaufmann. Sanitarkonsilanto d-ro Franz Richarz aĉetis la domon kaj alikonstruigis ĝin por uzado kiel privata psikiatra flegejo. La 26-an de oktobro 1844 li tie memstariĝis per propra sanig- kaj flegejo.

 
Robert Schumanndagerotipio ĉ. 1850

Robert Schumann venis en marto 1854 el Duseldorfo al Endenich (tiam ankoraŭ memstara loko). Oni supozas, ke lia malsano jam eksplodis, kiam li tie estis dungita kiel muzikdirektoro. Schumann lasis sin kuraci du jarojn far d-ro Richarz. Dum ĉi tiu tempo li rajtis forlasi la sanigejon nur maloftege por promenadoj. Finfine li tie mortis la 29-an de julio 1856. Lia tombo troviĝas sur la malnova tombejo en Bonn.

Post kiam la domo estis grave difektita dum la dua mondmilito en la jaro 1944 dum bombatako, ĝi estis rekonstruita en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ĉi tiun rekonstruon antaŭiris publika diskuto pri la malkonstruado de la domo. En la jaro 1963 la urba muzikbiblioteko estis malfermita kaj la memorejo inaŭgurita.

Muzeo redakti

Medicina konsilanto d-ro Kellner jam en 1926 sugestis instaladon de Schumann-memorejo en la mortodomo en Endenich. Li muntis plakedon, kiun donacis la Schumann-societo en Zwickau – naskiĝurbo de la komponisto kaj pianisto.

La 12-an de majo 1963 la Schumann memorĉambroj en la unua etaĝo estis transdonataj al la publiko per solenaĵo. Tie oni montras dokumentojn, bildojn kaj leterojn de Robert kaj Clara Schumann kaj el ties amika rondo. Pluaj renovigaj laboroj en 1984 ebligis pliampleksigon. La ekspozicio estas vizitebla helpe de senpagaj ĉiĉeronadoj. Periode revenante tio okazas domkoncertoj, ĉefe per pianaj kaj ĉambromuzikaj pecoj de la komponisto kaj ties samtempuloj.

Muzikbiblioteko redakti

La domo ankaŭ funkcias kiel muzikbiblioteko kaj tenas stokon de ĉ. 46.000 libroj, notoj kaj sonportiloj. Ĉiujare okazas tie pli ol 100.000 pruntadoj.

 
Busto de Robert Schumann antaŭ la Schumann-domo

Busto redakti

La fondaĵo de la ŝparbanko Bonn donacis honore al Robert Schumanngisitan buston, faritan de la aŭstra skulptisto Alfred Hrdlicka kaj malkovrita la 29-an de julio 2006 antaŭ la Schumann-domo.

Patrona asocio redakti

Por inici la aĉetadon de la domo far la urbo Bonn kaj poste uzi ĝin kiel memorloko, en 1982 fondiĝis la asocio Schumannhaus Bonn e.V. Intertempe la asocio funkcias unuavice kiel kunokaziganto de la ĉiujara kulturfestivalo „Bonner Schumannfest – Endenicher Herbst“ kaj disdonas antaŭenigan premion al junaj interpretistoj de la verkaro de Schumann.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Thomas Szynofzik: Die Briefautographen im Schumannhaus Endenich (= Bonner Geschichtsblätter, Bd. 40), Bonn 1993.

Eksteraj ligiloj redakti