Schwabenspiegel estas leĝaro estiĝinta ĉ. la jaro 1275 por la nesaksia Germanujo fare de malkonata franciskano el Aŭgsburgo.

Karolo la Granda kiel leĝfaristo de Schwabenspiegel, MS Bruxellensis 14689-91, fol. 95v

Priskribo redakti

La libro temigas laŭ la mezepoka formo de speguloj (latine: speculum) ĉefe diversregionajn jursistemojn kaj feŭdismon. Tiu ĉi Ŝvaba spegulo baziĝas sur Biblio, romia juro respektive kanona juro kiel ankaŭ sur la regnaj leĝoj (leges imperii de la Sankta Romia Imperio). Modelo estis aliaj du speguloj juraj, nome Sachsenspiegel kaj Deutschenspiegel.

En longa ĉapitro troviĝas ankaŭ la por judoj validantaj specialaj rajtoj kaj devoj, i.a. la t.n. deviga Juda ĵuro (latine: Iuramentum Iudaeorum), la ŝirmfunkcio de la reĝo super la judoj, la malpermeso de perforto kontraŭjuda kaj la t.n. privilegio pri ricelado. El la kanona juro originas la malapermeso de interreligiaj nuptoj, la avantaĝoj en la kazo de konvertiĝo kaj diversaj leĝoj koncerne la vestaĵojn.

Flankaĵoj redakti

  • La titolo elektitis fare de la svisa malfrua humanisto Melchior Goldast nur je la komenco de la 17-a jarcento.
  • De la fama verkisto kaj judo konvertiĝinta Heinrich Heine aperis verko en 1838 kun la titolo Der Schwabenspiegel.

Literaturo redakti

  • Harald Derschka: Der Schwabenspiegel übertragen in heutiges Deutsch mit Illustrationen aus alten Handschriften, C. H. Beck, München 2002, ISBN 3-406-49293-2.
  • Jens Peter Kutz: Das Dorf und die bäuerliche Lebenswelt im Schwabenspiegel. Ein Rechtsbuch als soziohistorische Quelle. In: Zeitschrift für die Geschichte des Oberrheins (ZGO) 156, 2008, p. 85–107.
  • Hans-Jürgen Gerhardt: Das Alsfelder Stadtrechtsbuch: Entstehung, Verfasser, Inhalt, Verhältnis zum Frankenberger Stadtrechtsbuch und zum Schwabenspiegel, [Freiburg] 1993, (=disertacio, Universitato de Freiburg im Breisgau 1993, 241 paĝoj).
  • Karl August Eckhardt: Der Deutschenspiegel, seine Entstehungsgeschichte und sein Verhältnis zum Schwabenspiegel, Böhlau, Weimar 1924, (habilitiĝskribaĵo, Universitato de Göttingen 1924, 88 paĝoj).
  • Christa Bertelsmeier-Kierst: Kommunikation und Herrschaft. Zum volkssprachlichen Verschriftlichungsprozeß des Rechts im 13. Jahrhundert. Stuttgart, Hirzel 2008 (Zeitschrift für deutsches Altertum und deutsche Literatur, Beiheft 9).

Eksteraj ligiloj redakti