Schwarzach (Vorarlbergo)

(Alidirektita el Schwarzach (Vorarlberg))


Schwarzach estas vilaĝo en la distrikto Bregenz en la aŭstra federaciero Vorarlbergo kun 3820 loĝantoj (stato de la 1-a de januaro 2014).

Schwarzach
komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6858
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 949  (2018) [+]
Loĝdenso 804 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 27′ N, 9° 46′ O (mapo)47.4447222222229.7630555555556Koordinatoj: 47° 27′ N, 9° 46′ O (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Areo 4,91 km² ( 491 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Schwarzach (Aŭstrio)
Schwarzach (Aŭstrio)
DEC
Schwarzach
Schwarzach
Situo de Schwarzach

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Schwarzach (Vorarlberg) [+]
vdr

Geografio redakti

Schwarzach situas en la plej okcidenta federaciero de Aŭstrujo, Vorarlbergo, en la distrikto Bregenz sude de la Bodenlago sur nivelo de 433 metroj. 29,1 elcentoj de la areo estas arbaraj. Ĝi limiĝas kun du vilaĝoj en la sama distrikto, nome Wolfurt kaj Bildstein, kaj kun la urbo Dornbirn en la samnoma distrikto Dornbirn.

Historio redakti

Schwarzach estis dokumente menciata unuan fojon en 1249 kiel „Swarzahe“. La nomo signifas nigra akvejo/rivereto; vidu ankaŭ la blazonon. Kune kun parto de la reglando Bregenz la loko en 1451 iris al la regno de la Habsburgoj, kiuj regis ĝin alterne de TiroloFreiburg. De 1805 ĝis 1814 la vilaĝo apartenis al Bavarujo, post tio denove al Aŭstrujo. Post deviga statiĝo de Aŭstrujo en 1918 Schwarzach apartenas al la federaciero Vorarlbergo. Inter 1945 ĝis 1955 ĝi estis ero de la franca okupozono.

Ekonomio redakti

En 2003 ĉe la loko ekzistis 82 ekonomiaj entreprenoj kun entute 1.454 dungitoj kaj 78 metilernantoj. Krom tio la terkulturado ludas gravan rolon: ĝi prizorgas 47 elcentojn el la tuta vilaĝa teritorio.

Grava entrepreno, ekde loĝanta en Schwarzach, estas la orgenkonstrua firmao Rieger Orgelbau. Ĝi konstruas orgenojn por preĝejoj kaj koncertejoj tutmonde, daŭrigante tiel la orgenkonstruan tradicion de Schwarzach.

En Schwarzach ankaŭ loĝas la firmao Vorarlberger Medienhaus, kiu per tri gazetoj kaj radiodissendejo superregas la amaskomunikilojn de Vorarlbergo.