Schwarzburg-Rudolstadt

Schwarzburg-Rudolstadt estas la nomo de princlando, kiu ekzistis en Turingio (Germana Regno) ĝis la jaro 1918, kiam ĝi transformiĝis al respubliko, kiu ekzistis ĝis 1920. Poste, ĝi iĝis nura parto de la germana subŝtato Turingio.

Schwarzburg-Rudolstadt
Origina nomo Schwarzburg-Rudolstadt
 Graflando Schwarzburg 15991920 Turingio 

princlando • state in the Confederation of the Rhine
Geografio
Schwarzburg-Rudolstadt (griza) en la Germana Regno
Schwarzburg-Rudolstadt (griza) en la Germana Regno
Ĉefurbo:
Areo:
941 km² (1910)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
100 702 (1910)
Ŝtat-strukturo
1599-1710: Graflando
1710-1918: Princlando
1918-1920: Respubliko
Patrina lando:
Estiĝo:
1599 Divido de la Graflando Schwarzburg
Pereo:
1920 unuiĝo kun aliaj turingiaj ŝtatoj al Turingio
Antaŭaj ŝtatoj:
Graflando Schwarzburg Graflando Schwarzburg
Postsekvaj ŝtatoj:
Turingio Turingio
Historio
vdr

Historio redakti

La kreo de Schwarzburg-Rudolstadt kaj la najbara Schwarzburg-Sondershausen estis kaŭzata de la divido de la graflando Schwarzburg inter du fratoj de Günther la 39-a, kiu ne havis filojn povintajn heredi ties landon, post kiam li mortis. La frato, kiu transprenis la landon ĉirkaŭ Rudolstadt nomiĝis Albrecht la 7-a. Li ankaŭ regis super la urboj Blankenburg, Schwarzburg, Paulinzella, Leutenberg, Ehrenstein, Ilm, Könitz, Seeberg, Frankenhausen, Arnsburg, Straußberg, Kelbra, Heringen kaj Schlotheim. En 1710/1, la tiama grafo Albrecht Anton la 2-a de Schwarzburg-Rudolstadt akceptis la titolon de princo, per kio lia lando iĝis princlando. En 1814, post la militoj kontraŭ Napoleono, la princlando iĝis membro de la Germana Federacio. Du jarojn poste, la 2-an de Januaro 1816, la princo donis al sia lando konstitucion. Tamen, en la Revolucio de 1848 la burĝaj revoluciistoj ankaŭ kontraŭis la registaron ĉi-lande, kiu fine kapablis reestigi la antaŭan ordon post la revolucio.[1]

Kiam en 1866 Aŭstrujo postulis punon de Prusujo, kiu estis enmarŝinta en Holstinion, la reprezentanto de Schwarzburg-Rudolstadt voĉdonis kontraŭ tiu postulo, kiu enhavis ekskludon de Prusujo el la Germana Federacio kaj militon de ĉiuj aliaj Federaciaj ŝtatoj kontraŭ la prusa ŝtato. Sekve, en la Prusia-Aŭstria Milito, ĝi batalis je la flanko de Prusujo kaj aniĝis al la Nordgermana Federacio kreita de la prusoj post la milito, en kiu ili superis la aŭstrojn. En 1871 kreiĝis la Germana Imperiestra Regno, kiu sin origine komprenis kiel federacio de ĉiuj germanaj princoj kaj regantoj krom la aŭstraj. Al tiu federacio ankaŭ apartenis la princlando Schwarzburg-Rudolstadt. Kiam la lasta heredanto de la regiono Schwarzburg-Sondershausen mortis sen infanoj en 1909, la registo de Schwarzburg-Rudolstadt, Günther Victor, ankaŭ transprenis la tronon de tiu dua parto de Schwarzburg. Post la Unua Mondmilito, ne nur la monarkio en Berlino estis renversata, sed ankaŭ tiu de Schwarzburg-Rudolstadt. La lando transformiĝis al respublika subŝtato ene de la nova germana ŝtato nomiĝanta Vajmara Respubliko, kiu kreiĝis el la Novembra Revolucio. En 1920, kelkaj turingiaj subŝtatoj kuniĝis por formi pli grandan teritorion nomatan Turingio, kaj en 1971, longe post la sensignifigo de la aristokrataro en Germanujo, mortis la lasta familiano de la regantoj de Schwarzburg-Rudolstadt, Friedrich Günther.[2]

Loĝantaro redakti

Laŭ oficaj nombroj el la jaro 1819, la princlando havis 53 611 loĝantojn. Tiu nombro kreskis je 29% al 69 038 loĝantoj en la jaro 1852. Ĝis 1910, la nombro kreskas plue je 46%, do absolute al 100 702 civitanoj. Konsiderante la rilaton inter ruraj kaj urbaj loĝantoj inter 1834 kaj 1864, 70% de la tuta popolo vivis en kampoj kaj nur 30% en la urboj. La ĉefurbo Rudolstadt havis ĉirkaŭ 6000 loĝantojn en 1836. Ĝis 1905 tiu nombro pli ol duobliĝas al 12 494 ĉefurbanoj. Preskaŭ ĉiuj civitanoj de Schwarzburg-Rudolstadt kredis je luteranismo. Nur 0,15% da katolikoj vivis en la princejo en 1864, kaj la nombro nur kreskis al unu elcento en 1905. La judoj eĉ nur estis 0,2-elcenta minoritato en 1864, kaj en 1905 la nombro malkreskis al nuraj 0,1%.[3]

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Anton, Ralph: Fürstentum Schwarzburg-Rudolstadt. Publikigita en 2000. Kopirajto de http://www.deutsche-schutzgebiete.de/. Ligilo: http://www.deutsche-schutzgebiete.de/fuerstentum_schwarzburg-rudolstadt.htm. Vidita la 29-an de Marto 2014.
  2. Preuß, Volker: Schwarzburg-Rudolstadt. Sekcio: History. Ligilo: http://www.flaggenlexikon.de/fdtsbrs.htm. Vidita la 29-an de Marto 2014.
  3. HGIS Germany: Schwarzburg-Rudolstadt (1820-1914). Sekcio: Bevölkerung. Publikigita 2006/7. Ligilo: http://www.hgisg-ekompendium.ieg-mainz.de/Dokumentation_Datensaetze/Multimedia/Staaten/Schwarzburg-Rudolstadt.pdf. Vidita la 29-an de Marto 2014.

Vidu ankaŭ redakti