Schwerin
Schwerin [ŝverIN] (esperante Ŝverino) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de decembro 2019 la urbo havis 209 061 loĝantojn. Ĝi situas en pitoreska lago-riĉa regiono. La komunumo Schwerin konsistas ankaŭ el la iamaj vilaĝoj Lankow, Neumühle, Görries, Krebsförden, Mueß, Zippendorf, Medewege kaj Wickendorf.
Schwerin | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0385 | |||||
Poŝtkodo | 19053, 19055, 19057 19059, 19061, 19063 | |||||
Aŭtomobila kodo | SN | |||||
Oficiala Municipokodo | 13004000 | |||||
NUTS | DE804 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rico Badenschier (ekde 2016) | |||||
Partio de komunumestro | senpartia | |||||
Adreso de la administrejo | Am Packhof 2-6 19053 Schwerin | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 95609 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 38′ N, 11° 25′ O (mapo)53.62888888888911.415Koordinatoj: 53° 38′ N, 11° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 38 m | |||||
Areo | 130,46 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.schwerin.de/ | |||||

Faktoj redakti
- Situo: 53° 38' NO, 11° 25 ' OR
- Areo: 130,46 km²
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Impona trajto de la urbo estas ĝia situo meze de lagoj. Sed pleje ravas, ke en la centro de Schwerin antaŭ noblaj novklasikaj konstruaĵoj (muzeo, teatro) staras meze de lago, kvazaŭ bildo el fe-rakonto, la kastelo de la dukoj.
Historio redakti
En 2009 okazis la Federacia Hortikultura Ekspozicio (BUGA). En 2019 okazis subĉiela muzika prezentado ANATEFKA aŭ “La violonisto sur la tegmento”.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1970 | 97 389 |
1980 | 121 175 |
1990 | 127 447 |
2000 | 101 267 |
2010 | 95 220 |
2011 | 95 300 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2012 | 91 264 |
2013 | 91 583 |
2017 | 95 797 |
2018 | 95 818 |
2019 | 95 818 |
2021 | 95 740 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2022 | 98 596 |
Vidindaĵoj redakti
- Palaco de Schwerin
- Teatro, museoj, predĝeĵoj kaj 10 lagoj sur la teritorio de la urbo.
Gefiloj redakti
- Peter Rehder, slavisto
Esperanto-movado redakti
La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. En la urbo ekzistas Esperanto-societo, kiu interalie en 1992 respondecis pri organiziĝo de la Germana Esperanto-Kongreso en Schwerin. Estas E-klubo en Schwerin, vidu la retpaĝon: [1].