Scienca Instituto Weizmann

naturscienca esplorinstituto en Reĥovot, Israelo

La Weizmann-a Scienca Instituto estas esplorinstituto traktanta la kampojn de natursciencoj kaj matematiko situanta en Reĥovot, Israelo. Krome, la instituto funkcias kiel institucio universitata kaj tiel ofertas akademiajn studojn por magistreco kaj doktoreco.

Scienca Instituto Weizmann
institutopublika universitatoKampuso
Informoj
fondodato 1934
fondinto(j) Ĥajim Vajcman vd
Situo
Geografia situo 31° 54′ 27″ N, 34° 48′ 33″ O (mapo)31.907534.809166666667Koordinatoj: 31° 54′ 27″ N, 34° 48′ 33″ O (mapo)
lando Israelo
adreso רח' הרצל 234, רחובות
Nombroj
nombro de studentoj 1 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
arXiv
• ORCID
• DataCite
• Association of Science and Technology Centers vd
filioj
• Nella and Leon Benoziyo Center for Neurological Diseases, Weizmann Institute of Science
• Yeda Research and Development (Israel) vd
Scienca Instituto Weizmann (Israelo)
Scienca Instituto Weizmann (Israelo)
DEC
Scienca Instituto Weizmann
Scienca Instituto Weizmann
Map
Scienca Instituto Weizmann
vdr
La enirpordo de la administra konstruaĵo kun la antaŭa nomo.

Historio redakti

La Instituto Weizmann estas la tria institucio de alteduko establita en Israelo (post la starigo de la Technion en Ĥajfo kaj de la Hebrea Universitato de Jerusalemo). La instituto, nomata Instituto Ziv kiam ĝi estis fondita en 1934, estis fondita laŭ iniciato de Dro. Haim Weizmann.

 
La Kupler-Akcelilo, projektita de arkitekto Moŝe Harel.
 
La administracia konstruaĵo.

Eduko kaj scienca edukado redakti

Diplomiĝintaj studentoj studas ĉe la Weizmann-Instituto kadre de la "Feinberg-Kolegio". Ilia esplorlaboro efektivigas en la diversaj fakoj de la instituto. La Weizmann-Instituto estas la sola universitato en Israelo, kie la oficiala instrulingvo estas la angla, kaj estas relative alta nombro da eksterlandaj studentoj. Tamen, se ĉiuj studentoj kaj la preleganto flue parolas la hebrean, la kurso povas esti farata en tiu lingvo.

Atingoj kaj evoluoj redakti

La Scienca Instituto Weizmann faras esplorojn pri vasta gamo de temoj, kiuj estas ĉe la avangardo de la scienco. Inter la studoj estas ankaŭ tiuj, kiuj havas specialan signifon por Israelo, kiel hidrologio, minerala uzado, energio, plantoj rezistantaj al sekaj kondiĉoj kaj marakva sensaligo.

La instituto helpas scienc-intensajn industriojn starigitajn proksime al ĝi, kaj tantiemojn, kiujn ĝi ricevas kontraŭ la malkovroj de esploristoj de la instituto, estas grava parto de sia buĝeto.

Medicinaj aplikoj kaj altnivelaj teknologioj naskitaj kiel rezulto de baza esplorado de sciencistoj ĉe la Weizmann-Instituto de Scienco:

Instruistaro redakti

La Weizmann-Instituto havas ĉirkaŭ 2 700 dungitojn. El tiuj estas ĉirkaŭ mil sciencistoj kaj membroj de esploraj grupoj, ĉirkaŭ 1 100 esploristoj, ĉirkaŭ 220 postdoktoriĝaj esploristoj kaj ĉirkaŭ 400 homoj el administra personaro.

Krome la Instituto Weizmann havas ĉirkaŭ 250 esplorgrupojn, gvidatajn de altrangaj esploristoj kaj profesoroj. Ĉirkaŭ 100 el ili naskiĝis en Israelo. La cetero venis al Israelo kaj la Instituto el 27 landoj: Aŭstrio, Ukrainio, Urugvajo, Italio, Afganujo, Argentino, Usono, Armenio, Belgio, Britio, Germanio, Sudafriko, Nederlando, Hungario, Turkio, Meksiko, Maroko, Irako, Pollando, Ĉeĥio, Ĉilio, Francio, Kolombio, Kazaĥio, Kanado, Rumanio, Rusujo kaj Svislando.

Ĉiujare ĉirkaŭ 500 gastaj sciencistoj el dekoj da landoj tra la mondo vizitas kaj laboras en la instituto. La instituto okazigas ĉirkaŭ 50 internaciajn sciencajn konferencojn ĉiujare.

Taksado redakti

En 2019, la instituto estis klasifikita inter la 25 ĉefaj esploraj institucioj en la mondo en du kategorioj: la indico de citaĵoj de studoj kaj la indico de patentoj registritaj de ĝiaj sciencistoj, laŭ la indico U-Multirank.

Krome la Instituto Weizmann estas sepa en Eŭropo - kaj unua en Israelo - en la tuta nombro de esploraj subvencioj de la Eŭropa Esplora Konsilio (ERC) por la jaroj 2019-2007.