Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Scienca Kafejo (SK) estas konstanta ero de la programo de Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK), organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ligita al la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Ĝi celas prezenti sciencajn prelegojn pli popular-nivelajn ol tiujn prezentitajn kadre de la IKU. Ĝia serio komenciĝis en la 100-a UK en 2015, en Lillo, kiam la programero kalkulis je 10 prelegoj dividitaj en du seancoj en malsamaj tagoj. Ĝi estis iniciatita de la esperantisto Amri Wandel, kadre de liaj tiamaj laboroj en la Komisiono pri IKU (IKU-komisiono) kaj kiel aktivulo de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kunlabore kun la tiama Estraro de UEA, ĉefe kun la estrarano José Antonio Vergara, respondeca pri Scienca kaj Faka Agado dum tiu periodo.

Historio redakti

En la 99-a UK en 2014 en Bonaero okazis popular-nivela scienca prelego. Tio estis eksperimento kaj ĝermo[1] por la programero Scienca Kafejo inaŭgurita dum la 100-a UK en 2015 en Lillo. Aparte instigis la formalan kreon de la nova programero la senprecedenca rikolto de 40 proponoj, kies plimulto estis taksita de la tiuperioda IKU-komisiono kiel altnivelaj. Tial la komisiono apartigis krom la formalan liston de IKU-prelegoj ankaŭ 10 prelegojn, kiuj plenumis la intencon de la nova programero. Efektive simila situacio kaŭzis la eksperimenton en Bonaero unu jaron antaŭe: pro tio, ke la kolekto de prelego-proponoj por IKU superis la programitan kvanton laŭ la normalaj limoj (kaj pro buĝeto kaj pro kongres-semajna denseco), ISAE invitis unu el la kromaj proponintoj prezenti sian interesan temon en speco de "Scienca Kafejo", do en etoso iom malpli formala[2]. De tio kreiĝis la nomo de la programero, kiu en sia unuafoja formala okazigo konsistis en du seancoj, okazintaj en malsamaj tagoj[3] de po 1 horo kaj duono kaj po kvin prelegoj[4].

La provon kaj efektivan kreon de la nova programero sekvis ankaŭ la 101-a UK en 2016 en Nitro. Fakte la unuan fojon, kiam la programero estis menciita en gazetara komuniko de UEA estis dum la anonco de la scienca programo de tiu UK[5]. Tamen en Nitro ĝi okazis en pli malgranda formato ol tiu de la 100-a UK, kun nur unu seanco, tamen du horojn longa[6], konsistanta el 5 prelegoj[7].

La 102-a UK en 2017 en Seulo sekvis similan formaton de Nitro, kun unu seanco, ĉi-foje du horojn kaj duonon longa[8], sed denove kun kvin prelegoj[9].

En la 103-a UK en Lisbono en 2018 la programero ekkalkulis je 9 prelegoj[10], el kiuj 8 estis efektive prezentitaj en du seancoj po unu horo kaj duono longa de po 4 prelegoj[11].

En la 104-a UK en Lahtio en 2019 nur 4 prelegoj konsistigis la programeron[12] en seanco unu horon kaj duonan longa[13].

Por la 105-a UK en 2020, kiu devus okazinti en Montrealo, la SK denove rikoltis 4 prelegojn[14]. Ili tamen estis prezentitaj en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu anstataŭis la 105-an UK post ĝia nuligo pro la koronvirusa pandemio. La VK povis konservi trajtojn de la UK, inter ili ankaŭ IKU kaj SK. Tiu situacio estis iumaniere avantaĝa al la programero, ĉar malsame al la ordinara UK, multe el la VK-programeroj ne havis aliajn paralelajn konkurencajn programerojn, kio ebligis al la prelegoj ĝui grandan atenton. Krom tio, pro la registrado de la prelegoj ili restas spekteblaj de la komunumo en la jutubkanalo de UEA, UEAviva. La 6-a sesio de la SK okazinta en la VK ĝuis duhoran seancon[15]. Ankaŭ dum la 2-a Virtuala Kongreso en 2021 okazis la SK virtuale kun 4 prelegoj. En 2021 unuafoje aperis en la IKU-libro 2021 plenaj tekstoj ankaŭ por la prelegoj de la SK.

En la 107-a UK en Montrealo en 2022 okazis la 8-a sesio de la SK, la unuan fojon hibride, t.e. surloke en Montrealo kaj elsendata rete, kun ebla defora partopreno per la programo Zoom. Temis pri riĉa sesio, kvarhora, dividita en du duhoraj blokoj kun po 4 prelegoj, do entute 8 prelegoj[16], el kiuj 7 estis re-prezentitaj dum la 3-a Virtuala Kongreso[17].

Referencoj redakti

  1. Enkonduko por Scienca Kafejo 2015, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  2. Internacia Kongresa Universitato: 69-a Sesio, 101-a Universala Kongreso de Esperanto, Nitro - Slovakio, Red. José Antonio VERGARA kaj Alexandre ANDRÉ, UEA, Roterdamo, Julio 2016, ISBN 978-92-9017-129-4
  3. La 100-a UK, Lillo - Francio, Laŭtaga programo, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  4. Scienca Kafejo: prelegoj en 2015, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  5. Riĉa scienca programo en Nitro, Gazetara Komuniko de UEA N-ro 615 (2016-05-18), konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  6. La 101-a UK, Nitro - Slovakio, Laŭtaga programo, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  7. Scienca Kafejo: prelegoj en 2016, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  8. La 102-a UK, Seulo - Koreio, Laŭtaga programo, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  9. Scienca Kafejo: prelegoj en 2017, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  10. Scienca Kafejo: prelegoj en 2018, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  11. La 103-a UK, Lisbono - Portugalio, Laŭtaga programo, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  12. Scienca Kafejo: prelegoj en 2019, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  13. La 104-a UK, Lahtio - Finnlando, Laŭtaga programo, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  14. Scienca Kafejo: prelegoj en 2020, UEA, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  15. VK 2020: Scienca Kafejo, UEAviva, konsultita en la 19-a de aprilo 2021
  16. [https://uea.org/pdf/uk2022/Kongresa_libro_Montrealo_2022.pdf Kongresa Libro de la 107-a UK, UEA, konsultita en la 2-a de januaro 2024
  17. VK 2022: Scienca Kafejo