Scienca socialismo

(Alidirektita el Scienca komunismo)

Scienca socialismo estas esprimo stampita de Pierre-Joseph Proudhon en ties verko Qu'est-ce que la propriété? ou Recherche sur le principe du Droit et du Gouvernment, kiu referncas al socio regata per scienca registaro, tio estas, suvereneco bazita sur la racio, anstataŭ sur la nura volo.

Pierre-Joseph Proudhon stampis por la unua fojo la terminon en sia verko Qu'est-ce que la propriété?.
Friedrich Engels prilaboris tiun terminon en sia verko Die Entwicklung des Sozialismus von der Utopie zur Wissenschaft.

Kvankam la termino "socialismo" signifas specife kombinon de politika scienco kaj ekonomiko, ĝi estas aplikebla ankaŭ al pli ampleksa areo de la scienco, kiu gamas inter la nuntempa sociologio kaj la homaj sciencoj.

La distingo de la scienca socialismo ekis en la 19-a jarcento fare de Karl Marx kaj Friedrich Engels, nomita "viva socialismo" marksista. Tiu ideologio rompis el la utopiaj socialistoj, ĉar tiuj ne indikis en la praktiko kiel batali kontraŭ la kapitalismo, sed ili agnoskis la gravon de la kritika analizo de la politika kaj ekonomia realo de la kapitalismo dum la industria revolucio. La nomata utopia socialismo referencas al tiuj formoj de socialismo planitaj antaŭ Marx publikigis sian sciencan metodologion (historia materiismo).

Scienca komunismo (kiel sinonimo de scienca socialismo) estas unu el la tri konsistigaj partoj de marksismo, esploranta socian movadon, strebantan al likvido de kapitalismo kaj al konstruo de komunisma socio. Scienca komunismo montras realan, bazitan sur scienco vojon al likvido de ekspluatado de homo fare de homo kaj al enkonduko de nova, sen kapitalismaj kontraŭecoj, organizo de la socio, pri kiu revis adeptoj de Utopia socialismo (nome Owen, Saint-Simon, Fourier).

Kiel parto de marksismo, scienca komunismo apogiĝas al konkludoj de du aliaj ĝiaj partoj — marksismaj filozofio kaj politika ekonomio. Speciale grandan signifon por scienca komunismo havas la teorio de klasbatalo kaj la teorio de plusvaloro.

Citaĵo
 ...neeviteblon de transformiĝo de la kapitalisma socio en la socialisman Markso deduktas tute kaj senescepte el la ekonomia leĝo de moviĝo de la moderna socio. Kolektivigo de laboro, en miloj da formoj iranta antaŭen ĉiam pli kaj pli rapide... — jen la ĉefa materia bazo de la neevitebla veno de socialismo. La intelekta kaj morala motoro, la fizika plenumanto de tiu transformiĝo estas la proletaro, edukata de kapitalismo mem. Ĝia batalo kontraŭ la burĝaro, manifestiĝante en diversaj kaj ĉiam pli enhavriĉaj formoj, neeviteble iĝas politika batalo, direktita al konkero de politika potenco fare de la proletaro ("diktatoreco de la proletaro"). Kolektivigo de produktado ne povas ne kaŭzi transiron de produktadaj rimedoj en proprieton de la socio... Grandega kresko de rendimento de laboro, redukto de labortago, anstataŭigo de restaĵoj, ruinoj de eta, primitiva, diserigita produktado per kolektiva perfektigita laboro — jen rektaj konsekvencoj de tiu transiro. 
— V. I. Lenino. "Karolo Markso (Mallonga biografia eseo kun prezento de marksismo)".

NotojRedakti