Malfermi la ĉefan menuon

Leĝoj de sciencosciencaj leĝoj estas asertoj kiuj priskribas aŭ antaŭvidas gamon de naturaj fenomenoj.[1] Scienca leĝo estas aserto bazita sur ripetitaj eksperimentojobservoj kiuj priskribas kelkajn aspektojn de la natura mondo. La termino leĝo havas diversajn uzojn en diversaj okazoj (proksimuma, akurata, larĝa aŭ mallarĝa) tra la tuta fakaro de la natura scienco (fiziko, kemio, biologio, geologio, astronomio, ktp.). Leĝoj estas disvolvigitaj el informoj kaj datenoj kaj povas esti poste disvolvigitaj pere de matematiko; en ĉiuj okazoj ili estas rekte aŭ malrekte bazitaj sur empiria pruvaro. Oni subkomprenas ĝenerale ke ili implice respegulas, kvankam ili ne rekte asertas, kaŭzajn rilatojn fundamentajn al la realo, kaj estas malkovritaj pli ol inventitaj.[2]

Sciencaj leĝoj resumas la rezultojn de eksperimentoj aŭ observoj, kutime ene de ia gamo de aplikaĵoj. Ĝenerale, la akurateco de leĝo ne ŝanĝas kiam nova teorio de elstara fenomenono estas prilaborata, sed nur la rigardo al la apliko de la leĝo, ĉar la matematiko aŭ la aserto reprezentanta la leĝon ne ŝanĝas. Kiel ĉe aliaj tipoj de scienca sciaro, la leĝoj ne havas absolutan certecon (kiel ja matematikaj teoremojidentecoj havas), kaj ĉiam eblas ke leĝo estas kontraŭdirita, limigita aŭ etendita fare de estontaj observoj. Leĝo povas kutime esti formulata kiel unu aŭ kelkaj asertoj aŭ ekvacioj, kaj tiel ĝi povas esti uzata por prognozi la rezulton de eksperimento, pro la cirkonstancoj de la okazantaj procezoj.

Leĝoj diferencas el hipotezoj kaj postulatoj, kiuj estas proponitaj dum la scienca procezo antaŭ kaj dum la validigo per eksperimentado kaj observado. Hipotezoj kaj postulatoj ne estas leĝoj ĉar ili ne estis verigitaj je la sama grado, kvankam ja ili povas konduki al formulado de leĝoj. Leĝoj estas pli mallarĝaj ol la sciencaj teorioj, kiuj povus konduki al unua aŭ al kelkaj leĝoj.[3] Scienco distingas leĝon aŭ teorion el faktoj.[4] Nomi leĝon fakto estas ambigua, troigoeraro.[5] La naturo de sciencaj leĝoj estis tre multe diskutataj en filozofio, sed esence sciencaj leĝoj estas simple empiriaj konkludoj atingitaj per scienca metodo; ili estis formulataj cele nek al superŝuto per ontologiaj postuloj nek al asertoj de logikaj absolutoj.

LeĝojRedakti

NotojRedakti

  1. "law of nature". Oxford English Dictionary (3a eld.). Oxford University Press. Septembro 2005. (Subskribo aŭ membreco en brita publika biblioteko estas postulata.)
  2. William F. McComas. (30a de decembro 2013) The Language of Science Education: An Expanded Glossary of Key Terms and Concepts in Science Teaching and Learning. Springer Science & Business Media. ISBN 978-94-6209-497-0.
  3. Definitions from. the NCSE. Alirita 2019-03-18.
  4. (2007) “The Role of Theory in Advancing 21st Century Biology: Catalyzing Transformative Research”, Report in Brief. 
  5. (1981-05-01) “Evolution as Fact and Theory”, Discover 2 (5), p. 34–37. 

BibliografioRedakti

  • John Barrow (1991). Theories of Everything: The Quest for Ultimate Explanations. (ISBN 0-449-90738-4)
  • Dilworth, Craig (2007). "Appendix IV. On the nature of scientific laws and theories". Scientific progress : a study concerning the nature of the relation between successive scientific theories (4th ed.). Dordrecht: Springer Verlag. ISBN 978-1-4020-6353-4.
  • Francis Bacon (1620). Novum Organum.
  • Hanzel, Igor (1999). The concept of scientific law in the philosophy of science and epistemology : a study of theoretical reason. Dordrecht [u.a.]: Kluwer. ISBN 978-0-7923-5852-7.
  • Daryn Lehoux (2012). What Did the Romans Know? An Inquiry into Science and Worldmaking. University of Chicago Press. (ISBN 9780226471143)
  • Nagel, Ernest (1984). "5. Experimental laws and theories". The structure of science problems in the logic of scientific explanation (2a eld.). Indianapolis: Hackett. ISBN 978-0-915144-71-6.
  • R. Penrose (2007). The Road to Reality. Vintage books. ISBN 0-679-77631-1.