Scienca popularigo

interpretado de scienco por nefakuloj

Per scienca popularigo oni celas la fakon de amaskomunikado kiu klopodas disvastigi la sciencan kulturon sen specifaj edukaj celoj, por kreskigi la ĝeneralan percepton pri la graveco de scienco kiel homa agado kaj plifortigi ties radikiĝon en socio.

Modernaj strategioj redakti

Dum ĵurnalismo kaj institucia komunikado (ekzemple fare de ministrejoj kaj esplorejoj) sekvas la klasikan modelon de unudirekta komunikado, en pluraj kuntekstoj populariĝas ambaŭdirektaj spertoj, kie oni envolvas la publikon per manaj, interaktivaj, partoprenigaj agadoj kaj duonfaka ĵargono; el tio fontas kelkaj modernaj specoj de scienca popularigado, kiel laborejoj baziĝantaj sur manlaborado kaj aparte celantaj la junularon, sciencaj kafejoj (kie sciencistoj babiladas en neformalaj medioj kiel kafejoj kaj trinkejoj), partoprenigaj forumoj, rolludoj.

Tiuj ĉi komunikmanieroj estas ofte prezentataj okaze de sciencaj festivaloj.

Popularigantoj de scienco redakti

Sciencaj Muzeoj redakti

Organizaĵoj, institucioj, televidaj serioj, revuoj redakti

Vidu ankaŭ redakti