Insuloj Scilly
(Alidirektita el Scilly)
La Insuloj Scilly [sIli] (angle Isles of Scilly, kornvale Ynysek Syllan, arĥaike: Sorlingoj) estas grupo da kvin loĝataj kaj proksimume 140 neloĝataj insuloj sudokcidente de la angla Kornvalo, je ĉirkaŭ 45 km de la loko Land's End. La 'c' en Scilly ne estas prononcata en la angla; la prononco do estas same kiel en la angla vorto angle silly (stulta, malsprita, idiota). Tial la loĝantoj opinias ke estas grava diri angle The Isles of Scilly (La insuloj de Scilly), kaj ne angle The Scilly Islands (La stultaj insuloj).
Insuloj Scilly | ||
---|---|---|
Geografia situo | 49° 56′ N, 6° 19′ U (mapo)49.9361-6.32278Koordinatoj: 49° 56′ N, 6° 19′ U (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Lando | Anglio | |
Supermara alteco | 51 m [+] | |
Ĉefurbo | Sankta Maria | |
Areo | 16,3376 km² (1 634 ha) [+] | |
Loĝantaro | 2 242 [+] (2018) | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
ISO 3166-2 | GB-IOS | |
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||


La kvin loĝataj insuloj estas (de granda al malgranda) Sankta Maria, Tresco, Sankta Marteno, Sankta Agneso kaj Gugh (konsiderata kiel unu insulo) kaj Bryher. Dum la popolnombrado de 2001 la loĝantaro konsistis el 2153 homoj.