Scornicești

urbo en nuna Rumanio

Scornicești [skorniĈEŜTJ] estas urbo en la distrikto Olt en Rumanio. La urbo administras 13 vilaĝojn (Bălțați, Bircii, Chițeasca, Constantinești, Jitaru, Mărgineni-Slobozia, Mihăilești-Popești, Mogoșești, Negreni, Piscani, Rusciori, Șuica kaj Teiuș). Ĝi estas la plej granda loĝloko de la distrikto, superanta eĉ ĝian ĉefurbon Slatina.

Scornicești
La domo en kiu la 26-an de januaro 1918 naskiĝis Nicolae Ceaușescu
La domo en kiu la 26-an de januaro 1918 naskiĝis Nicolae Ceaușescu
La domo en kiu la 26-an de januaro 1918 naskiĝis Nicolae Ceaușescu
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Olt
Urborajto ekde 1989
Poŝtkodo 235600
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Cătălin Davidescu
Demografio
Loĝantaro 12,679  (2002)
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 34′ N, 24° 33′ O (mapo)44.56666724.55Koordinatoj: 44° 34′ N, 24° 33′ O (mapo)
Areo 158,96 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
- Akva areo km²Ŝablon:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Scornicești (Rumanio)
Scornicești (Rumanio)
DEC
Scornicești
Scornicești
Situo de Scornicești

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Scornicești [+]
vdr

Scornicești estis la naskiĝloko de la prezidanto de Rumana Socialista Respubliko Nicolae Ceaușescu, kiu loĝis tie ĝis la aĝo de 11 jaroj. Tiam li forlasis la tiaman vilaĝon kaj iris al Bukareŝto por labori kiel ŝuisto. Dum sia diktatora prezidanteco Ceaușescu penis fari el Scornicești "modelan urbon", kiu estus loĝloko de novkreita "socialista homo". La efektivigado de la plano komenciĝis en 1988 per detruo de tradiciaj kampardomoj kaj konstruo de novaj domegoj. La statuso de la urbo estis ŝanĝita de vilaĝo al urbo en 1989. La domo en kiu naskiĝis Ceaușescu ne estis detruita kaj plu restas turisma allogaĵo de la urbo.

Por la loka futbalteamo FC Olt Scorniceşti Ceaușescu konstruigis grandan stadionon por 30 mil spektantoj.

La rumana milionulo Dinel Staicu anoncis, ke en Scornicești li konstruigas muzeon dediĉitan al Nicolae Ceaușescu.

En Scornicești troviĝas sunpanela elektrejo kun 1-megavata povumo.