Sebastian Brendel
germana kanuisto
Sebastian Brendel estas germana kanuisto. Li interalie partoprenis en la Somera Olimpiko 2016 de la 5-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2016 en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo). Tie li en la vira kurumo de 1000 m pri kanada kanuo la 13-an de aŭgusto atingis la oran medalon, kaj krome ekzakte semajnon pli poste, la 20-an de aŭgusto, atingis duan oran medalon de sama distanco en dupersona kanada kanuo kun la teamano Jan Vandrey. Krome li estis la flagportisto de la germana teamo en la ferma solenaĵo.
Sebastian Brendel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1988 (36-jaraĝa) en Schwedt, GDR |
Lingvoj | germana • angla |
Loĝloko | Potsdam |
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko |
Okupo | |
Okupo | kanuisto • policisto |
TTT | |
Retejo | http://www.sebastian-brendel.de/ |