Sebestyén Pécsi [ŝebeŝtjEn pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi Sebestyén estis hungara orgenisto, altlerneja instruisto.

Sebestyén Pécsi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1910 (1910-10-29)
en Budapeŝto
Morto 8-an de majo 1991 (1991-05-08) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Sebestyén Pécsi
Familio
Edz(in)o Mária Werner
Okupo
Okupo preĝeja orgenisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Sebestyén Pécsi [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de majo 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

 
Tombo

Sebestyén Pécsi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1936. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Aladár Zalánfy. Post siaj studoj li instruis en muziklernejo, kie iom poste li estis lernejestro. Ekde 1940 li instruis 4 jardekojn en la Altlernejo, krome inter 1940-1965 li estis orgenisto de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). Li koncertis enlande kaj en multe da landoj, lia muziko estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. Li registris resume 14 muzikdiskojn. En 1980 li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1948, lia edzino naskis dufoje. Li ricevis 4 premiojn inter 1957-1980.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • István király szimfonikus költemény (1938)
  • Bánatos órák – dalciklus (1942)

Liaj libroj redakti

  • Orgonaiskola
  • Az orgonajáték művészete
  • Organológia
  • Magyar orgonazene I-II.
  • Az orgona
  • Párhuzam az egyetemes és a magyar orgonakultúra fejlődése között
  • Elméleti és gyakorlati harmónium-orgona iskola kezdők és önképzők számára

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti