Sedd el Bahr (en moderna turka lingvo, Seddülbahir, signifante "Ŝlosilo de la maro") estas vilaĝo ĉe Kabo Helles sur la duoninsulo Gelibolu, en Turkio. La vilaĝo situas oriente de la kabo, sur marbordo de la Dardaneloj.

Kastelo kaj vilaĝo Sedd el Bahr, vido el SS River Clyde dum la surteriĝo ĉe Kabo Helles, 25-an de aprilo 1915.

Sedd el Bahr estis surteriĝejo de la irlandaj batalionoj dum la Unua Mondmilito (tiutempe tuta Irlando estis regata de Britio). La britoj ekatakis la turkajn fortojn la 19-an de februaro 1915. Ĉe pinto de la bombardoj la 18-an de marto, la vilaĝoj Sedd el Bahr kaj Kum Kale estis detruitaj.