Sederhat

komunumo en Rumanio

Sederhat estas vilaĝo en la rumana distrikto Arad. Ĝi situas 10 km okcidente de Arad kaj apartenas al la urbo Pecica.

Sederhat
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Arad
Alinome Szederhát (hungare), Siederheid (germane)
Komunumo Pecica
Iama hungara departemento Arad
Situo 46° 13′ N, 21° 9′ O (mapo)46.21388888888921.156666666667Koordinatoj: 46° 13′ N, 21° 9′ O (mapo)
Sederhat (Rumanio)
Sederhat (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 102 m
Poŝtkodo 317237
Loĝantaro 311 (en 201)
Kodo laŭ SIRUTA 11619
vdr

En la censo de 2002, 250 el la 308 loĝantoj deklaris sin etnaj rumanoj, 54 hungaroj kaj 4 romaoj.[1] En 1930 pli ol tri kvaronoj de la loĝantoj estis hungaroj.

Sederhat situas flanke de la rumana nacia vojo DN 7 inter Arad kaj Pecica.

De 1938 Sederhat havas rom-katolikan preĝejon, kiu nun servas ankaŭ al grek-katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj. Ĝiaj internaj muroj estas pentritaj per bibliaj scenoj el Biblia pauperum.

Referencoj redakti

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20.